Sergej Raĥmaninov

(Alidirektita el Sergej Rachmaninoff)

Sergej Vasiljeviĉ RAĤMANINOV (ruse Сергей Васильевич Рахманинов, angle Sergei Rachmaninoff; naskiĝis la 1-an de aprilo 1873; mortis la 28-an de marto 1943 en Los-Anĝeleso, Usono) estis rusa komponisto, pianisto kaj orkestrestro.

Sergej Rachmaninoff
Pentraĵo de Serguei Rachmaninov fare de Konstantin Somov (1925)
Pentraĵo de Serguei Rachmaninov fare de Konstantin Somov (1925)
Bazaj informoj
Naskonomo Сергей Васильевич Рахманинов
Naskiĝo 1-an de aprilo 1873 (1873-04-01)
en Starorussky Uyezd
Morto 28-an de marto 1943 (1943-03-28) (69-jaraĝa)
en Beverly Hills
Edz(in)o Natalia Satina
Ĝenroj operosimfonioklasika muziko
Retejo www.rachmaninoff.org
Persona informo
Naskonomo Сергей Васильевич Рахманинов
Mortokialo melanomo
Tombo Kensico Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono
Alma mater Moskva Ĉajkovskij KonservatorioSankt-Peterburga KonservatorioNacia Akademio de Sankta Cecilia
Subskribo Sergej Raĥmaninov
Familio
Patro Vasily Arkadyevich Rachmaninoff
Patrino Lyubov Petrovna Butakova
Edz(in)o Natalia Satina
Infano Irene Sergievna Rachmaninoff
Okupo
Okupo komponistopianistodirigento • muzikologo • virtuozo
Verkoj Symphony No. 1
All-Night Vigil
Piano Concerto No. 2
Prelude in C-sharp minor
Pyrrique
Scherzo in D minor
Piano Concerto No. 1
Prince Rostislav
Suite No. 1
Morceaux de salon
Morceaux de salon
Études-Tableaux
TTT
Retejo https://www.rachmaninoff.org
vdr

Naskiĝloko redakti

Longtempe oni opiniis, ke lia naskiĝloko estas bieno de liaj gepatroj en Oneg, proksime de Novgorodo. Nun oni diras, ke li naskiĝis en bieno Semenovo, Novgoroda gubernio.

Klano redakti

Nomon al la klano delonge donis bojaro Raĥman, kiu ŝajne originis el iu tatara familio. Ĉiuj liaj idoj apartenis al aristokrata nobelaro.

Studado redakti

 
Studento Raĥmaninov
 
Raĥmaninov en 1910

Ekde kvarjara aĝo Sergio lernis pianan ludon. En naŭ jaroj li komencis studi pianon pli profunde en St.Peterburga konservatorio.

Ekde 1888 li studis en Moskva konservatorio, en kiu li diplomiĝis en 1892 kiel pianisto kaj komponisto ricevinte plej prestiĝan oran medalon.

Kiam li estis dektrijaraĝa, kun li konatiĝis granda rusa muzikisto Petro Ĉajkovskij, kiu poste multe apogis la junan kolegon.

Kariero redakti

Lia praktika kariero komenciĝis en 1893 kiel instruisto de muziko en moskva Mariinska lernejo por fraŭlinoj.

Poste li unu sezonon estis dirigento de moskva rusa privata opero, kiun posedis mecenato Savo Mamontov. Tiu interkrampe kreskigis multajn junajn muzikistojn, pentristojn, skulptistojn k.a., kiuj iĝis elito de la rusa kulturo.

Poste li kelkan tempon laboris kiel dirigento en moskva Granda (Boljŝoj) teatro.

Elmigrado redakti

Baldaŭ post la Oktobra revolucio en 1917 Sergio Raĥmaninov akceptis oferton de sveda impresario el Stokholmo kaj kune kun lia edzino Natalia Aleksandrovna kaj filinoj lasis Rusion. Novembre de 1918 la familio enmigris Usonon kaj ekloĝis en Novjorko. Tie li multe gastrolis tra la lando kaj eksterlande, sed ne havis permanentan laborlokon.

Ĉefaj kreaĵoj redakti

Liaj komponaĵoj ne ĉiam ricevis favorajn kritikojn, ĉefe en la komenco de lia kariero, kaj tio kaŭzis al li fortan angoron. Sed sekvis amaso da komponaĵoj, kiuj staras inter la plej gravaj en la tutmonda muziko. Necesas rimarkigi, ke komponado de Raĥmaninov ne estis stabila dum lia vivo. Dum iuj krizaj jaroj li verkis nenion.

La unua verko de Raĥmaninov – opero "Aleko" laŭ motivoj de poemo "Ciganoj" far Aleksandro Puŝkin aperis en 1892, kiam li estis deknaŭjaraĝa.

En 1901 li finis komponon de lia Dua piana koncerto, kiu havis grandan sukceson ĉe publiko. Post elmigrado li longe spertis grandan nostalgion pri la patrujo, tial liaj sekvaj verkoj aperis nur en 19261927: la Kvara koncerto kaj Tri rusaj kantoj. Ses kreaĵoj komponitaj eksterlande apartenas al elito de la monda kaj la rusa muziko. En 1941 Raĥmaninov verkis sian lastan kreaĵon – Simfoniaj dancoj.

Entute li verkis kvar konĉertoj por piano (inter kiuj la tria estas konsiderata kiel unu el la plej malfacilaj en la mondo); tri simfonioj; du sonatoj por piano; 3 operoj; 17 etudoj; 24 preludoj; multaj kanzonoj. Eble lia plej fama verko estas la ”Rapsodio je temo de Paganini”.

Muzikado redakti

Rachmaninoff havis grandegajn manojn, kio faciligis al li larĝan atingon de klavoj sur la piano, kaj rafinitajn ritmajn kaj teknikajn ornamojn. Li estis granda admiranto de Ĉajkovskij, kio influis lian stilon. Fakuloj lokas lin apud Liszt kaj Chopin, en la galerio de grandaj pianistoj. Liaj verkoj estas elegantaj kaj iom melankoliaj. Lia muziko estis uzita en multaj filmoj kaj muzikteatraĵoj.

Kontribuo al venko de la Ruĝa armeo redakti

Dum la Granda Patria milito de Sovetunio kontraŭ nazia Germanio Raĥmaninov elsendis enspezojn de kelkaj koncertoj okazintaj en Usono al sia patrujo, en la fonduson de la Ruĝa armeo. Li samptempe skribis tien: Mi kredas je via absoluta venko.

Malsano kaj morto redakti

 
Raĥmaninov tombo en Kensico, Usono

Lastajn siajn jarojn Sergio Raĥmaninov suferis pro grava malsano (kancero), sed daŭrigis sian koncertan karieron.

Li mortis la 28-an de marto 1943 en Beverly Hills, Kalifornio. Lia tombo troviĝas en Kensico tombejo, Valhalla, Novjorkio.

Eponimo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Partituroj redakti