Serhij PLAĈINDA (ukraine Сергій Плачинда (naskiĝis la 18-an de junio 1928 en Kirovohrada provinco, mortis la 8-an de septembro 2013) estis ukraina esperantisto kaj verkisto. Survivanto de Holodomoro. Finis ukrainan fakon de Kijiva Universitato. Verkis multajn eseojn, novelojn, rakontojn, biografinajn librojn pri ukrainaj verkistoj Oleksandr Dovĵenko, Jurij Janovskij, inĝeniero (raketa konstruisto) Jurij Kondratjuk (Ŝarhej). Famiĝis pro la libro "Ne forbrulanta arbetaĵo" (Неопалима купина, Kievo, eldonejo Molod, 1968), kie estis prezentitaj legendoj kaj historioj pri famaj ukrainoj, kiel Roksolana. Poste aŭtoro estis akuzita en "ukraina naciismo", ĉiuj ekzempleroj de la libro estis forprenitaj de bibliotekoj. Aktiva membro de la Popola movado de Ukrainio "Ruĥ" (1989), fondinto kaj la unua kapulo de la "Ukrainia vilaĝana demokratia partio".

Serhij Plaĉinda
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1928 (1928-06-18)
en Shevchenka
Morto 8-an de septembro 2013 (2013-09-08) (85-jaraĝa)
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainio vd
Alma mater Faculty of Philology of the State University of Kyiv vd
Profesio
Okupo verkisto • prozisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Serhij Plaĉinda

Inter aliaj verkoj ankaŭ "Vortaro de antikva-ukraina mitologio" (1993); "Mitoj kaj legendoj de Antikva Ukrainio" (2006).

Li esperantigis poemojn de Bohdan-Ihor Antoniĉ kaj revenigis al Ukrainio la nomon de fama ukraina esperantisto Vasil Eroŝenko.

Lian verkon "Meze de la stepo vasta (Hilea)" esperantigis Olena Poŝivana (Ukraina Stelo, Novembro, 2012).