Serigrafiosilkpresado estas metia rimedo por plurobligi bildon. La figuron per optika-kemia metodo oni kopias sur specialan poro-riĉan teksaĵon (iam silko), sekve tie, kie devas aperi la figuro la poroj restos liberaj, ĉe la aliaj lokoj ili ŝtopiĝos. Poste oni streĉas la antaŭpreparitan teksaĵon sur kadron, kaj per plata ilo oni premas farbon tra la poro-riĉaj partoj sur paperon aŭ alian surfacon (ekzemple tekstila), kie aperos la bildo. La artisto subskribas ĉiun ekzempleron aparte, kaj tiuj kopioj kalkuliĝas kiel apartaj verkoj.

Vidu ankaŭ redakti