Serjeant Painter (esperante "Serĝento-Pentristo") estis honora kaj profitdona titolo kaj posteno en la brita reĝa kortego. La Serjeant Painter responsis interalie pri la pentrado kaj brunigo de ĉiuj reĝaj loĝejoj, fiakroj, standardoj, ktp. Bona serjeant painter en la 18-a jarcento povis esperi gajni pli ol mil pundoj kaze de tre aktiva jaro.

George Gower, memportreto, 1579, privata kolekto.

La laboro implicis la pentradon de palacoj, fiakroj, reĝaj barĝoj kaj ĉiuspecaj dekoracioj por festoj, kiuj cetere estis ofte desegnendaj. La posteno de serjeant painter aperis por la unua fojo en 1511, per la nomumo de S-ro John Browne. La lasta registrita serjeant painter estis James Stewart, pri kiu ekzistas neniu arkivo post la jaro 1782. Ne certas, ĉu la posteno estis oficiale aboliciita aŭ ne. Inter aliaj famaj serjeant painter estis Robert Peake la pliaĝa, James Thornhill kaj William Hogarth.