La Serranía Alta (Alta Montaro) estas unu el la kvin komarkoj laŭ kiuj la "Diputación Provincial" (provinca municiparo) de la provinco Kvenko dividas ĝin, ene de la regiono "aŭtonoma komunumo" Kastilio-Manĉo, Hispanio.[1] Ĝi troviĝas nordoriente de tiu provinco, formante kun la Serranía Media-Campichuelo y Serranía Baja la komarkaron Serranía de Cuenca, kiu siavice troviĝas kadre de la montaro Iberia Sistemo.

La Serranía Alta.

Ĝi estas la kvenka komarko pli malgranda laŭ areo kaj loĝantaro. Kun totalo de 2,535 loĝantoj kaj denseco de nur 2,30 loĝ/km² ĝi estas unu el la teritorioj plej senhomaj de Hispanio.

Municipoj redakti

Ĝi estas komponita de 19 municipoj, el kiuj preskaŭ 70% havas malpli ol 100 loĝantoj kaj neniu el ili havas pli ol 500 loĝantoj, kio faras ke ĝi estas unu el la plej senhomaj kaj senstrukturaj komarkoj de Hispanio. Krom ties malgranda loĝantaro la municipaj teritorioj estas mez-grandaj, kio faras ke ĝi estas teritorio kin denseco tre malalta, nome demografie preskaŭ dezerta.

Municipo Loĝantaro Areo Denseco Submunicipoj
Cañizares 488 76,34 6,39 Huerta de Marojales kaj Puente de Vadillos
Beteta 281 115,35 2,44
Las Majadas 277 87,25 3,17
Tragacete 267 61,39 4,35
Huerta del Marquesado 211 35,69 5,91
Vega del Codorno 151 32,54 4,64 La Cueva, Los Eustaquios, Los Perales kaj El Perchel
Huélamo 105 78,84 1,33
Valdemeca 91 69,80 1,30
Lagunaseca 80 34,77 2,30
Carrascosa 80 71,47 1,12 Herrería de Santa Cristina
Masegosa 78 33,16 2,35
Fuertescusa 74 64,72 1,14
Zafrilla 67 106,19 0,63
Poyatos 63 44,28 1,42
Santa María del Val 61 46,31 1,32
El Pozuelo 57 41,26 1,38
Laguna del Marquesado 43 37,91 1,13
Cueva del Hierro 32 28,20 1,13
Valsalobre 29 38,08 0,76
TOTALO 2.535 1104 2,29

Referencoj redakti

  1. «Instituto Nacional de Estadística (INE)». Arkivita el la originalo en la 12a de novembro 2015. [1] Konsultita la 15a de Oktobro 2017