Sertãozinho (San-Paŭlio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sertãozinho. |
Sertãozinho estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. La municipo konsistas el la grandurbo Sertãozinho kaj du distriktoj: Cruz das Posses kaj Vila Garcia.
Sertãozinho | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 126 887 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 303 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 21° 8′ S, 47° 59′ U (mapo)-21.137777777778-47.99Koordinatoj: 21° 8′ S, 47° 59′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 579 m [+] | ||||
Areo | 418,803 km² (4 188 0.3 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sertãozinho (São Paulo) [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 120,152 (en 2015)
- Supermara alteco: 579 m
- Areo: 403 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo: 16000-000
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 21° 08′ 17″ S 47° 59′ 26″ U / 21.13806 °S, 47.99056 °U (mapo)
Geografio redakti
Sertãozinho situas en altebenaĵo en suda parto de la lando. La najbaraj municipoj estas sude Barrinha, sudoriente Dumont, norde Pontal, oriente Jaboticabal, okcidente Ribeirão Preto, nordokcidente Pitangueiras (São Paulo), nordoriente Jardinópolis (São Paulo). Sertãozinho estas 325 km malproksima de San-Paŭlo (urbo) kaj 702 km de Braziljo.
Historio redakti
Sertãozinho estis fondita en 1877, tiam oni konstruis kapelon. La distrikto formiĝis en 1906. La loĝantoj kultivis ĉefe kafojn kaj sukerkanojn.
Ekonomio redakti
Sertãozinho estas unu el la plej grandaj etanolo-produktantoj en la mondo. Ĉiun jaron, dum 4 tagoj en septembro, la grandurbo aranĝas la plej gravan foiron de teknologio en produktado el etanolo kaj sukerkano en la mondo. Sertãozinho vivas ekonomian prosperon. La grandurbo havas pli ol 500 fabrikojn.
Klimato redakti
Sertãozinho situas en tropika zono, kiun influas la montara regiono. La averaĝa jara temperaturo estas 30 °C. Jare pluvas po 1453 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro-januaro pli ofte.
Trafiko redakti
Sertãozinho havas flughavenon, la nura aktiva fervojo estas turistlinio.
Vidindaĵoj redakti
Esperanto-movado redakti
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.