Sertaa muziko (portugale: música sertaneja) estas origine brazila muzikstilo. Siajn radikojn la sertaa muziko havas en la kampara, seka internlando de la federacieroj San-Paŭlo, Gojaso, Mato-Groso, Minas-Ĝerajso kaj Paranao, la nomdona Sertao.[1]

Kantisto Chitãozinho el la duopo Chitãozinho e Xororó

Ĉar la forkuro el ĉi tiu aparte malriĉa regiono en la metropolajn regionojn, precipe al San-Paŭlo, estas aparte ega, kun la sertaanoj ankaŭ migris ilia muziko, kiu nuntempe ankaŭ estas konsinderenda egalrajte kiel tutlanda muzikstilo same kiel regiona stilo de San-Paŭlo. Dum mallonga tempo música sertaneja jam estis enmoda muziko de la 1930-aj jaroj. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj la brazilaj amaskomunikiloj antaŭenigis duopojn, antaŭe malgloritaj kiel duplas caipiras („naivulaj paroj“) - ekzemple Leandro e LeonardoChitãozinho e Xororó – laŭ la modelo de la kontreo-muzikistoj en Usono al tutlandaj steluloj. Ekde tiam oni multloke vidas afiŝojn de la kantistoj kun vakeraj ĉapeloj kaj fasona vakervestaĵo. Parte ĉi tiuj duopoj eĉ sukcesis koncerte en Usono.

Tamen la nuntempa sertaa muziko preskaŭ nenion komunan havas kun la tradicia popolmuziko, kio nuntempe firmaas sub ĉi tiu nomo, envere estas popularmuziko kun du kantistoj.[2] Karakterize estas la kantistoparo, kiu pli malfrue sin mem akompanis per dekkorda gitaro (viola).[1] Nuntempe la muziko estas instrumentata per sintezilo, frapinstrumentaro, elektra gitaro kaj elektra basgitaro.[3] Stile Música sertaneja miksas kamparajn muzikstilojn, ekzemple toada, moda de viola, cana-verde kaj catira kun influoj el boliva, meksika, paraguaja kaj usona kontreo-muziko.[1] La kantotekstoj estas „kortuŝaĉaj kantoj pri la amo kaj la vivo sur la kamparo“.[1]

Literaturo redakti

  • Alexander Sebastian Dent: River of tears. country music, memory, and modernity in Brazil, Duke University Press, 2009.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Chris McGowan, Ricardo Pessanha: The Brazilian Sound. Samba, Bossa Nova und die Klänge Brasiliens, Hannibal, St. Andrä-Wördern 1991, p. 240.
  2. Alexander Sebastian Dent: River of tears. country music, memory, and modernity in Brazil, Duke University Press, 2009, p. 117.
  3. Alexander Sebastian Dent: River of tears. country music, memory, and modernity in Brazil, Duke University Press, 2009, p. 120.