Servalo (Felis serval) estas specio de mezgrandaj afrikaj karnomanĝuloj el genro feliso, familio felisedoj, ordo karnovoruloj, klaso mamuloj. Ĝia raso estas proksima al Afrika ora kato kaj Karakalo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Servalo

servalo en Tanzanio
servalo en Tanzanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Subfamilio: Felinenoj Felinae
Genro: Leptailurus
Nikolaj Severcov, 1858
Specio: Servalo
Johann Christian von Schreber, 1776
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La servalo, komuna en Afriko, vivas ĉefe en humidaj savanoj. Ĝi aparte vivas sude de la Saharo en Afriko, en areoj kun arbustoj, herboj, proksime al akvo. Ĝi havas longajn krurojn, ĝi estas tre rapide moviĝema besto. La servalo lerte grimpas arbon, bone saltas. Ĝi ĉasas nokte, ĉefe birdojn kaj malgrandajn mamulojn (ronĝulojn).

La korpo de la servalo estas svelta, la kolo estas longa, la kapo relative malgranda kun grandaj oreloj. Ĝia vosto longas 20–30 cm, ĝi korpo (sen vosto) 80–100 cm. Ĝia ŝultroalto estas ĉirkaŭ 50 cm, la besto mem pezas ĉirkaŭ 15 kg.

Ĝia felo estas longhara, sur la ventro buterblanka, sur la dorso flava aŭ ruĝeta kun nigraj makuloj kaj strioj. Ĉar la makulado, koloro povas diferenci laŭ regionoj, oni kreis subspeciojn laŭ tio.

La servalino naskas 2–4 idojn post graveda tempo de 68–74 tagoj.

Subspecioj redakti

  • Leptailurus serval serval, Sudafrika regiono
  • Leptailurus serval beirae, Mozambiko
  • Leptailurus serval brachyurus, Okcidentafriko, Sahelo kaj Etiopio
  • Leptailurus serval constantinus, Alĝerio ( formortinta )
  • Leptailurus serval faradjius
  • Leptailurus serval ferrarii
  • Leptailurus serval hamiltoni, Orienta Transvalo
  • Leptailurus serval hindei, Tanzanio
  • Leptailurus serval kempi, Ugando
  • Leptailurus serval kivuensis, Kongo
  • Leptailurus serval lipostictus, Norda Angolo
  • Leptailurus serval lonnbergi, suda Angolo
  • Leptailurus serval mababiensis, norda Bocvano
  • Leptailurus serval pantastictus
  • Leptailurus serval phillips
  • Leptailurus sur la rando de pikoko
  • Leptailurus serval robertsi, Okcidenta Transvalo
  • Leptailurus serval togoensis, Togolando kaj Benino

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti