Sesangula ŝraŭb-ŝlosilo

La sesangula ŝraŭb-ŝlosilo estas manlaborilo, kiu estas uzebla por muntado de interne sesangulaj ŝraŭboj, kies kapo havas sesangulan truon. Tiuj ŝraŭboj kaj tiel la sesangulaj ŝraŭb-ŝlosiloj estas uzataj precipe ĉe mebloj kaj bicikloj.

Patentitaj nomoj redakti

  • Unbrako-ŝlosilo (aŭ „Umbrako-ŝlosilo”), laŭ patento de SPS technologies en 1911.
  • Brugola-ŝlosilo; En Italio, ĝin patentigis Egidio Brugola en 1926-ban,
  • INBUS-ŝlosilo, en Germanio patentigis ĝin Bauer & Schaurte Karcher (Neuss), la mallongigo INBUS venas de Innensechskantschraube Bauer und Schaurte.
    • imbus-ŝlosilo, pro adaptado en naciaj lingvoj, ekz. ĉeĥa, hungara, nederlanda
  • Allen-ŝlosilo en Britio kaj Norda Ameriko, pro patentigo de firmao Allen Manufacturing Company (Hartford, Connecticut) en 1943

Normaj grandoj redakti

SI-grandoj: 0,7, 0,9, 1,3, 1,5, 2, 2,5, 3, 3,5, 4, 4,5, 5, 5,5, 6, 7, 8, 9, 10 mm kaj pli grandaj.

Avantaĝoj redakti

  • ses kontaktaj flankoj inter la ŝlosilo kaj la ŝraŭbo;
  • interna surfaco de la ŝraŭbo estas protektata kontraŭ ekstera efiko;
  • la ŝraŭbo estas enigebla per la ŝlosilo en la bortruon;
  • la uzeblan momanton difinas nur la longo kaj diko de la ŝlosilo;
  • ĝi estas uzebla ĉe tre etaj ŝraŭboj;
  • ĝi estas uzebla ĉe senkapaj ŝraŭboj.

Malavantaĝoj redakti

La uzo de tro malgranda sesangula ŝraŭb-ŝlosilo povas damaĝi la ŝraubon kaj la ilon. Ekzemple, oni uzas 5-mm-an ŝlosilon por 5,5 mm-a truo.

Pliaj tipoj redakti

 
Pliaj tipoj.