Senusret la 3-a

5-a faraono de la 12-a dinastio de Egiptio
(Alidirektita el Sesostri la 3-a)

Senusret la 3-a estis unu la plej gravaj egiptaj suverenoj kaj certe la plej rimarkinda de la Meza Imperio de Egiptio.

Senusret la 3-a
Kronado 1878 (eble nur en 1874)
Persona informo
Naskiĝo probable fine de la 20-a jarcento antaŭ nia erao
Morto 1839 (laŭ iuj fontoj jam en 1855)
Tombo piramido de Senusret la 3-a vd
Ŝtataneco Antikva EgiptioMeza Imperio de Egiptio vd
Familio
Dinastio Dekdua Dinastio de Egiptio vd
Patro Senusret la 2-a vd
Patrino Ĥenemet-nefer-heĝet la 1-a vd
Edz(in)o Meretseger • Neferthenut • Ĥenemet-nefer-heĝet la 2-a ("la pli juna") vd
Infanoj Amenemhet la 3-a vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
fragmento de la kapo de statuo reprezentanta Senusret la 3-a, nun en la muzeo Luvro
 
landlima steleo poziciigita dum la 16-a regna jaro en la fortreso Semna, nune en Berlino

Filo de Senusret la 2-a, li reĝis 33 jarojn laŭ arkeologiaj datenoj, periodo kiu bone akordiĝas kun tiu raportita en la Reala Kanono 30+x. Male, Manetono al li atribuas reĝadon 48-jaran longan kiel al lia antaŭulo.

Lia regno estas unu el la historiaj eventoj kiuj povas esti korekte datita danke al la korespondo de la suna leviĝo de la stelo Sopdu (Sothis de la grekoj, Siriuso okcidentlingve). La astronomiaj kalkuloj atingas, por tiu fenomeno, registrita dum la reĝado de tiu suvereno, la jaron 1872 a.K. kiu, do, povas esti utiligita kiel referenca punkto por enliniigi la kronologiojn.

La helenisma tradicio, transdonita de Manetono, Herodoto kaj Diodoro Sicila atribuas al suvereno nomata Sesostri NItris fenomenajn heroaĵojn: ... En naŭ jaroj li submetis tutan Azion kaj Eŭropon ĝis Trakio, ĉie starigante monumentojn je memoro pri la kondiĉoj de la popoloj… tiel ke li estis estimata ĉe egiptoj la unua post Oziriso.

La manetonaj trograndigoj naskiĝas, parte, ankaŭ de la surmetiĝo de la figuroj de la tri Senusret, ĉiuj apartenantaj al la sama dinastio.

 
Skizo de la funebra amplekso de Senusret la 3-a.

La enlanda politiko de Senusret la 3-a celis malfajrigi la separatistajn tendencojn de la provincoj, kiujn li reduktis nur al tri, forte kontrolitajn. En eksterlanda politiko tio koncernis Nubion kie la limo estis delokita trans la dua katarakto danke al serio de militaj sukcesaj kampanjoj.

La militaj kampanjoj sukcesis ankaŭ al nordo, kie li atingis la lokon Sikem kaj teritoriojn sur la libana rivero Leonto, por frapi la monadajn tribojn dediĉintajn al la rabado, kaj plifortigi la tieajn malgrandajn dinastiojn jam egiptigitajn.

Senusret la 3-a restarigis la funebran komplekson de Dahŝuro, kiun jam uzis faraonoj de la kvara dinastio de Egiptio.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Cimmino Franco - Dizionario delle dinastie faraoniche - eldonejo Bompiani, Milano 2003 - ISBN 88-452-5531-X
  • Gardiner Alan - La civiltà egizia - Oxford University Press 1961 (tradukita al la itala kaj eldonita fare de Einaudi, Torino 1997) - ISBN 88-06-13913-4
  • Hayes W.C. - Il Medio Regno in Egitto: dall'ascesa dei sovrani di Herakleopolis alla morte di Ammenemes III - Storia antica del Medio Oriente 1,4 dua parto - Universitato de Kembriĝo 1971 (tradukita al la itala kaj eldonita fare de Il Saggiatore, Milano 1972)
  • Wilson John A. - Egitto - I Propilei volume I - Munkeno 1961 (tradukita al la itala kaj eldonita fare de Arnoldo Mondadori, Milano 1967)
  • Nicolas Grimal, Storia dell'antico Egitto. 2011, eldonejo Biblioteca Storica Laterza, Bari, ISBN 978-88-420-5651-5

Eksteraj ligiloj redakti

Tute ĝenerale pri egiptologio: