Sessenheim

komunumo en Alzaco
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sessenheim (stacidomo).

Sessenheim (origine germane kaj same nun france) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. La komunumo etendiĝas sur 9,18 kvadrataj kilometroj kaj havis 2 314 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021.

Sessenheim
komunumo
La historia urbodomo
La historia urbodomo
La historia urbodomo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Haguenau-Wissembourg
Kantono Bischwiller
Historia regiono Alzaco
Komunumaro Pays Rhénan
INSEE kodo 67465 [+]
Poŝtkodo 67770
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Raymond Riedinger (2020-2026)
Demografio
Loĝantaro 2 314  (2021) [+]
Loĝdenso 252 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 48′ N, 7° 59′ O (mapo)48.7969444444447.9863888888889Koordinatoj: 48° 48′ N, 7° 59′ O (mapo) [+]
Areo 9,18 kvadrataj kilometrojŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Sessenheim (Bas-Rhin)
Sessenheim (Bas-Rhin)
DEC
Sessenheim
Sessenheim
Situo de la komunumo en Bas-Rhin
Sessenheim (Francio)
Sessenheim (Francio)
DEC
Sessenheim
Sessenheim
Situo de la komunumo en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sessenheim [+]
vdr

La loĝloko konatiĝis aparte pro la germana poeto kaj dramverkisto Johann Wolfgang von Goethe, kiu studis en la tiutempe germanlingva urbo Strasburgo, kaj dum rajdado en la ĉirkaŭaĵo konatiĝis en Sessenheim (Goethe skribis Sesenheim) kun Friederike Brion, filino de la tiea pastro, kaj enamiĝis en ŝin. Kiam li forveturis el Strasburgo la juna, rilatotimema Goethe ĉesis la rilaton, sed tamen poste verkis al Friederike poemojn konatajn kiel Sessenheim-aj kantoj, inter kiuj Willkommen und Abschied (Bonvenon kaj adiaŭo), Mailied (Majokanto), Heidenröslein (Rozeto).

la loka muzeo pri Johann Wolfgang von Goethe

Geografio redakti

La loĝloka centro situas 16 kilometrojn oriente de Haguenau (Hagenau), kaj proksimume 3 kilometrojn okcidente de la rivero Rejno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim