Sestakordo estas la unua inversigo de trisono Plej malalta tono de la akordo ne estas la bazotono, sed ties trito: super la plej malalta akordotono ne plu lokas trito kaj kvinto, sed trito kaj sesto. Je tio nur la aranĝo de la tonoj ŝanĝiĝas, sed la akordo konsistas plue el la samaj tonoj!

Tri eblaj inversigoj de la C-maĵora trisono

La nomo sestakordo devenas el la notado de la ĝeneralbaso: diference de la kutima tavoligo de trito kaj kvinto al tritokvinta akordo jen trito kaj sesto estas tavoligitaj al tritosesta akordo resp. sestakordo. En ĝeneralbaso tiun akordostrukturon indikas 6 sub la bas-tono.

Sonvaloro redakti

La sestakorda formo malpliigas la unusensencon de la sono: ĉar ĉi tiu ne staras sur sia bazotono, ĝi estas pli malfacile identigebla. Al la respektiva harmonia funkcio mankas parto de sia valoro. Precipe en la toniko la sestakorda formo malebligas la finpunktan efikon.[1]

Malsamaj komprenoj redakti

Sestakordo kiel sontavoligo redakti

Proksimume 1600 akordoj estis precipe komprenataj kiel sontavoligoj super bas-tono. Sestakordo do estis prefere alia speco da akordoj, kiun oni tamen ne interpretis kiel trisona inversigo nek kiel funkciharmonia. Je la tiamaniere ekestintaj sestakordoj oni povis duobligi ĉiun ajn tonon.
(Duobligo de tono en kvarvoĉa tonmetado estas necesa, ĉar kvar voĉoj estas disdonendaj sur nur tri tonojn.)

Sestakordo kiel trisona inversigo redakti

La vidmaniero, interpreti sestakordojn kiel trisono-inversigoj, venkis nur en la vienklasikisma muziko. Ĉi tiu klare favoris la duobligon de la bazotono kaj malpermesis duobligon de la trito. (Per tritoduobligo la akordo plue perdas stabilecon kaj unusencecon rilate la funkciteorian interpretadon.)

La epoko de ĝeneralbaso estis transira epoko. Tiam oni komprenis sestakordojn ja precipe kiel inversigo; rilate la tonduobligon validis, kio validis proksimume 1600.[2]

Tonduobligo redakti

Depende de la stilepoko rezultas do malsama traktado de la duobligo de trisonaj tonoj.
La ofta postulo, ne duobligi je ĉiuj stiloj la triton (do ne la bas-tonon), montriĝas je analizo de koncernaj tonmetaĵoj kiel eraro. Trito estas senprobleme duobligebla, kondiĉe ke ĝi en la harmonia kunteksto ne estas strebotono (ĉi-kaze la du strebotonoj estus kondukendaj en samajn sonojn; per tio ekestus malpermesitaj oktoparaleloj).

La regulo pri la movo de la baslinio (en la sestakordon kaj el ĝi) estas tamen vastaparte valida: Ĝi estu kondukata aŭ en dutojn aŭ, je salto pli grandan ol duto, denove enbuŝiĝi en sestakordon.

Tipan uzadon de sestakordoj oni trovas en seko-recitativoj. La malstabila sonkvalito jen necesigas progresadon de la harmonio, kio bone konvenas kun la flua linio de agado aŭ rakonto.

"Kvintsesta akordo" redakti

En ĵazo la nomo "sestakordo" signifa ankaŭ la kvintsestan akordon. Tiu ĉi tamen estas kvarsono, kiu ekestas per aldonado de sesto (kiel subdominanto ankaŭ nomata aldona sesto) resp. kiel unua inversigo de septakordo.

Referencoj redakti

  1. Jürgen Ulrich: Harmonielehre für die Praxis. Schott, Majenco 2008, ISBN 978-3-7957-8738-7. p. 40
  2. Diether de la Motte, Harmonielehre, ISBN 978-3-7618-2115-2, 14-a eldono., p. 42

Literaturo redakti