Sestriere

komunumo de Italio

Sestriere (piemonte Ël Sestrier, okcitane SestrierasLa Sestriera, france Sestrières) estas komunumo en la pleja okcidento de Italio, tre proksima al la limo al Francio. Ĝi estas la plej alte situanta komunumo de Italio, kun oficiala supermara alto de 2 035 metroj. La komunumo apartenas al la regiono Piemonto kaj al la provinco Torino, kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas la nomon metropola urbo Torino. Najbaraj komunumoj estas Oulx, Pragelato, Sauze d'Oulx, Cesana Torinese kaj Sauze di Cesana.

Sestriere
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto
Provinco TO Torino
Geografia situo 44° 57′ N, 6° 53′ O (mapo)44.956.8833333333333Koordinatoj: 44° 57′ N, 6° 53′ O (mapo)
Alto super marnivelo 2035 m
Areo 25 km²
Loĝantaro 929 (2023)
Loĝdenso 36 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Borgata di Sestriere
Najbaraj komunumoj Oulx, Pragelato, Sauze d'Oulx, Cesana Torinese kaj Sauze di Cesana
Patrono Sankta Eduardo
Festa tago 13-a de oktobro
Nomo de loĝantoj sestrieresi
Poŝtkodo 10058
Imposta kodo I692
Kodo laŭ ISTAT 001263
Telefona prefikso 0122
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
Sestriere

Ekde 1967 Sestriere gastigas konkursojn de la Mondpokalo de Alpa Skiado. En 1997 tie okazis la mond-ĉampionado pri skiado; en 2006 la alpaj ski-konkursoj de la 20-a vintra olimpiko.

Turismo estas la nepre plej grava ekonomiaĵo de Sestriere. La komunumo partoprenas en skiada regiono, kiu nomiĝas Via Lattea (lakta vojo), per 146 skiadejoj, sume 400 km longaj kaj ekipitaj per 92 supreniraj helpiloj. 120 km da skiadejo estas arte neĝ-provizeblaj.

Ceteraĵoj redakti

Sestriere estas ne nur la plej alta komunumo de Italio, sed ankaŭ tiu kun la plej alta mezuma hejtbezono (esprimita en grado-tagoj per jaro)[1].

Notoj redakti

  1. laŭ la itala vikipedio de 2011-01-23

Eksteraj ligiloj redakti