Setho

egipta dio de dezerto kaj malbono

Setho (ankaŭ Seth, Suteĥ, SeteŝSet) estas la dio de la dezerto laŭ la antikva egipta Menphia teogonio de la malfrua periodo de la egipta historio. Ĝi, kutime, reprezentiĝas kiel homo kun kapo besta, foje ŝakalforma plejofte indikita per “besto de Setho”. Filo de Geb, nome la tero (aktiva principo), kaj de Nut, nome la ĉielo (pasiva principo), frato de Oziriso, Iziso kaj Neftiso (kies estas ankaŭ edzo): pro ĵaluzo Setho aranĝis mortigan konspiron kontraŭ sia frato Oziriso, kiu poste estos venĝita de la filo Horuso. (En la revivigo de Oziriso, maljuste mortigita, oni klopodis vidi la fruan version de la resurekto de Jesuo Kristo).

Setho
dio de tondro • milita dio
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
swWt
x
E20A40

st
S

z
t
X
Transskribo Swtḫ
Dio de ĥaoso
En aliaj religioj Baalo
Kulto
Familio
Gepatroj Geb, Nut
Patro Anubo
Patrino Nut
Gefratoj Iziso, Oziriso, Neftiso, Horuso
Edzo/Edzino Neftiso
Infanoj Anubo, Sobek
simbolo besto de Setho, vas-sceptro
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Seth
vdr

Dekomence Setho estis unu el precipaj diaĵoj de la Alta Egiptio (pradinastia periodo), funkcianta kiel indulga diaĵo de la mortintoj. Ĝia graveco ekmalpliiĝas kiam la reĝoj de la Alta Egipto reŭnuigas la du Terojn kaj altrudas sian dion, nome Horuso, kiel precipa dio. Ĉiukaze Setho konservas laŭ la tuta Antiva Regno iom da graveco por tion kreskigi dum la dua dinastio kaj anstataŭas la rivalon (Horuso) aŭ al tiu apudas.

Dum la periodo de la hiksoj Setho estos preferata kiel dinastia dio kaj asociita al la diaĵo Teŝubo, dio de la tempestoj.

Dum la 19-a dinastio de la Nova Egipta Imperio, la nomo de Setho reaperas en la reĝaj titoladoj de la antikva egiptio en nomoj kiel Setio la 1-a kaj Setio la 2-a. Tiuperiode la diaĵo estis reprezentata en la pruo de la nokta ŝipeto de Reo, engaĝiĝinta en la kapto de la serpenta monstro.

Reprezento de Setho sur egipta tombo

Atinginte ĉe Hiksos la rolon de la plejalta dio, kaj la samon ĉe la Ramesidaj kondotieroj, fine Setho fariĝis la dio de fremdaj popoloj kaj, do, dio malamika. Metamorfozo vere kurioza, sed aparte entenata en la mita sinsekvo de acax eventoj ĝin koncernantaj.

Setho estis ankaŭ dirita “ombita” el la urbo Ombos, loko de ĝia origina kulto.

Setho ĉe aliaj religioj redakti

En helenistaj versioj de la egipta mitologio Setho estas konata kiel Tifono. En apokrifaĵoj de la Malnova Testamento, Setho estas, laŭ iuj interpretistoj, Satano, senjoro de la malbono kaj tenebroj.

Bibliografio redakti

  • Tosi, Mario, Dizionario enciclopedico delle Divinità dell'Antico Egitto, Torino 2004 ISBN 88-7325-064-5;
  • Alan Henderson Gardiner, The Library of A. Chester Beatty. Description of a Hieratic Papyrus with a Mythological Story, Love Songs, and Other Miscellaneous Texts, n°1, sans éditeur, Londres, 1931;
  • Massimo Patanè, « Existe-t-il dans l'Égypte ancienne une littérature licencieuse ? », dans Bulletin de la société française d'égyptologie, no 15, 1991;
  • Herman te Velde, Seth, God of Confusion. A Study of his Role in Egyptian Mythology and Religion, Brill, Leyde, 1967 (réimpr. 1977);
  • Marcelo Campagno, Antonio (2004), en Ediciones del Signo, Una Lectura de la Contienda Entre Horus Y Seth. ISBN 987-1074-14-X.