La setla zono (ruse Черта оседлости) estas historia esprimo pri tiu areo, sur kiu la judoj rajtis setli ene de la Rusia Imperio. Tiu areo estas grandparte iama parto de Pollando-Litovio, tiam okcidenta rando de la rusa imperio. Ĝin konsistigis okcidentaj rusaj gubernioj, kreitaj post dispartigoj de Pollando-Litovio, ankaŭ sud-okcidentaj gubernioj apud la Nigra Maro.

Setla zono
Historia regiono
landlimoteritorio [+]

LandojRusia imperio, Pollando, Litovio, Belorusio, Moldavio, Ukrainio


Setla zono (Tero)
Setla zono (Tero)
Situo de la setla zono


Vikimedia Komunejo:  Pale of Settlement [+]
vdr

Historio redakti

La setliĝan zonon starigis carino Katerina la 2-a per ukazo el la 23-a de decembro 1791, dezirante haltigi migradon de polaj judoj sur indiĝenajn rusajn teritoriojn. Ĉiuj judoj estis per tio ekziligitaj de Rusio.

La carino diris, ke la judoj rajtas vivi, labori nur sur difinitaj areoj. La deklaro ankaŭ difinis administre la judajn getojn. La ellason modifis en 1835 Nikolao la 1-a de Rusio kaj eldonis permesojn por pluaj specifaj distriktoj, reguligi mem la setlon de la judoj.

Ĝis fino de la 19-a jarcento, ĝis ĉ. 90 % de la rusaj kaj polaj judoj vivis en segregitaj setlejoj. Fine de la 19-a jarcento temis pri preskaŭ kvin milionoj da homoj, proksimume 12 procentaĵoj de la tuta loĝantaro de la teritorio. Aleksandro la 2-a de Rusio mildigis kelkajn antaŭskribojn. Post tio, precipe la riĉaj judoj rajtis liberiĝi el la setlejaj, laboraj devoj.

Aleksandro la 3-a (1881-1894) denove limigis movliberecon de la judoj en la majaj leĝoj. La leĝoj estis eksterleĝigitaj de la Portempa Registaro de Rusio post venko de la rusa februara revolucio de 1917.

Post okupo de la iama setla zono fare de la armeo de Nazia Germanio en 1941, la judoj estis neniigitaj en la naziisma genocido nomata holokaŭsto.

Signifo redakti

Tia senprecedenca koncentriĝo de la juda loĝantaro sur difinita teritorio, dum samtempa malpermeso de ĝia migrado al vilaĝoj, kaŭzis kreskon de naciecaj kaj konfesiaj antagonismoj en troloĝataj urbetoj de la antaŭa Respubliko de Ambaŭ Nacioj. En natura maniero tio kaŭzis mizeron kaj senton de daŭranta minaco, ĉar laŭvicaj ondoj de la migrado de judoj el orientaj gubernioj, t.e. de litoviaj judoj al Kongresa Pollando (kiam rusoj malgrandigis la setlan zonon), kaŭzis eksplodon de nekonata pli frue kontraŭjudismo. Verŝajne tia esti celo de rusaj regopovoj, kiuj volis frme malfortigi la volon de rezisto flanke de poloj kaj judoj, per artefarita estigo de la pola-juda antagonismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti