Seurre

komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seurre (stacidomo).

Seurre estas franca komunumo, kiu situas en Francio regiono Burgonjo departemento Côte-d'Or.

Seurre
komunumo
La saono kaj la urbo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Côte-d'Or
Arondismento Beaune
Kantono Brazey-en-Plaine Ĉefurbo
komunumaro Rives de Saône
Rivero Saono
Situo Seurre
 - koordinatoj 46° 59′ 47″ N 5° 8′ 51″ O / 46.99639 °N, 5.14750 °O / 46.99639; 5.14750 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 192 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 176 m s. m.
Areo 8,99 km² (899 ha)
Loĝantaro 2 436 (2012)
Denseco 270,97 loĝ./km²
Urbestro S-ro Alain Becquet
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21250
INSEE 21607
Vikimedia Komunejo: Seurre
Retpaĝo: http://www.seurre.fr/
Laŭloka nomo : Seurrois

Historio redakti

Oni trovas spurojn de la romia periodo, ekzemple statuon de Higia nun en Belarta muzeo de Beaune.

En 1473 svisoj kiuj militis kontraŭ la duko de Burgonjo Karlo la brava detruis la urbon.

En 1479 la franca armeo de la duko de Amboise kaptis la urbon por la reĝo Ludoviko la 11-a.

Dum la frondo la urbo estis sieĝita dufoje en 1650 kaj en 1653. En 1653 la reĝo Ludoviko la 14-a detruigis la remparojn.

La preĝejo Sankta Marteno datiĝas el la 13-a jarcento. La nuna malsanulejo datiĝas el 1688. En 1754 la rabisto Louis Mandrin liberigis malliberulojn de la Dihotelo. La kanalo datiĝas el 1839.

Geografio redakti

 
La kanalo

Seurre situas en Burgonjo apud la rivero Saono proksimume 22 kilometrojn oriente de Beaune. Estas ankaŭ kanalo kiu estas mallongigo por iri ĝis Saint-Jean-de-Losne.

Ekonomio redakti

Oni trovas tie industriojn, metiistojn kaj komercistojn.

Demografio redakti

1836 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009
3 700 2 396 2 683 2 822 2 694 2 728 2 666 2 500 2 456
2010 2012 - - - - - - -
2 432 2 436 - - - - - - -

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (0,32% de voĉoj) en 2004, kaj 3 voĉdonojn (0,51% de voĉoj) en 2009.

Ĝemeleco redakti

Notoj kaj referencoj redakti

François Javelle (1980). “Hopital de Seurre ses origines son évolution depuis 1688”, Mémoire de la Société d'Histoire et d'Archéologie de Beaune 61. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti