Seuzach

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seuzach (stacidomo).

Seuzach estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 6790 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. La komunumo konsistas el la municipoj Seuzach, Oberohringen kaj Unterohringen.

Seuzach
Blazono de Seuzach
Katolika Preĝejo Sankt-Martino en Seuzach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 32′ 10″ N 8° 43′ 47″ O / 47.53611 °N, 8.72972 °O / 47.53611; 8.72972 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 10″ N 8° 43′ 47″ O / 47.53611 °N, 8.72972 °O / 47.53611; 8.72972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6790
Areo 7,56 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 8472
Komunumkodo 0227
Mapo de Seuzach
vdr

Geografio redakti

 
Ĉevalskulpturo en la vilaĝa parko de Seuzach

Seuzach apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Vinterturo, ĉe kies norda limo la komunumo situas. La iama kamparvilaĝo hodiaŭ havas urbecan karakteron. De la komunuma areo de 7,56 km² 44,4% servas por agrikulturo, 24,3% estas kovritaj de arbaro, 20,4% estas kovritaj de setlejoj, 9,9% servas por la trafiko kaj 0,5% estas akvejoj kaj 0,9% dezertaj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Seuzach limas en nordokcidento al Hettlingen, en nordo al Dägerlen, en nordoriento al Dinhard, kaj en oriento, sudo kaj sudokcidento al la urbo Vinterturo.

Trafiko redakti

 
Trafikcirklo en la centro de Seuzach

Seuzach disponas pri stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu estas konektita unuflanke per la regiona trajnlinio S11 de la Zurika Trafik-Unio tra Vinterturo, Zürich Stadelhofen, Ĉefstacidomo Zuriko, Dietikon kun Brugg kaj aliflanke ankaŭ kun la linio S29 tra Vinterturo ankaŭ kun Zuriko. Estas aliro de Seuzach al la naciaj svisaj aŭtovojoj A1 kaj A4.

Historio redakti

La unua historia mencio de Seuzach datiĝas el la jaro 1263. En mezepoko Seuzach apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste al ties heredantoj, la Habsburgoj, kiuj vendis la posedaĵon en la jaro 1452 kun la tuta Grafejo Kiburgo al la urbo Zuriko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti