Sezama oleo

oleo el la semo de sezamo

Sezama oleo estas manĝebla vegetaĵa oleo ekstraktata el semoj de sezamo. Krom esti uzata kiel kuira oleo, ĝi estas uzata kiel plifortiga gusto en multaj kuirartoj, havante karakterizan nuksan aromon kaj guston. La oleo estas unu de la plej fruaj konataj kultivaĵ-bazitaj oleoj. Tutmonde amasa moderna produktado estas limigita pro la malefika mana rikolta procezo postulata por eltiri la oleon. Ĝi nomiĝas ell (எள்) en la akada kaj en la tamila lingvoj kaj ĉamke (참깨) en la korea.