Shadafarin Ghadirian

Shadafarin Ghadirian estas irana artistino kaj fotistino naskiĝinta en 1974 en Teherano, Irano. Ŝia rigardo sur la paradoksa vivmaniero de la iranaj virinoj kaj sur la kaptuko, estas okulumo al la aŭtoritatoj kaj la irana socio. Naskiĝinta nur kelkajn jarojn antaŭ la irana revolucio, ŝi studis fotografion en la Universitato Azad de Teherano kie ŝi diplomiĝis en 1998. Ŝi instruas fotografion al pluraj institucioj en Teherano kaj ankaŭ laboras por la muzeo pri fotografio[1].

Shadafarin Ghadirian
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (50-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Alma mater Islama Libera Universitato
Familio
Edz(in)o Peyman Hooshmandzadeh
Okupo
Okupo fotisto
vdr

La fotoj de Shadafarin metas la okcidentanojn en rekta kontakto kun alia kultura mondo. Ŝiaj fotoj videblas en muzeoj tra la tuta mondo.

Fotoserioj redakti

Ghadirian faris fotoseriojn ekde 1998, kies ĉefa temo estas la identeco de la irana virino kaj la kontraŭdiroj, kiujn ŝi spertas en lando, kie tradicio kaj moderneco ne ĉiam harmonias. En ĉiuj ŝiaj fotoj, la portretitaj virinoj estas vualitaj, kvankam kaptuko ne estas la elemento, sur kiu ŝi intence volas koncentri la atenton. Ŝi provas portreti la iranan virinon en ĉiuj iliaj aspektoj ol sole en nigra ĉadoro, kiel eksterlandanoj kutime perceptas ŝin karikature[2]. Shadafarin Ghadirian en sia fotaro

- ilustras la serĉadon je pli da libereco de la juna generacio,

- pridubas la rolojn atribuitajn al virinoj kaj la sennombrajn dommastrumajn taskojn asignitaj al ili,

- esploras la vojon al pli buntkolora vivo,

- malkaŝas la amplekson de cenzuro, kaj

- pridubas la sorton de generacio vivanta antaŭ la ekrano de komputilo[1].

"Untitled Qajar" (Sentitola Kaĝaro, 1998-1999) redakti

Ŝi aperis sur la internacia arta scenejo fine de la 1990-aj jaroj kun la fotoserio "Untitled Qajar" (Sentitola Kaĝaro, 1998-1999), en kiu ŝi detruas la tempajn limojn, kaj petas siajn modelojn surmeti vestaĵojn el la epoko de la kaĝaroj[3][1][4]. Ŝi pristudis dum siaj studoj la fotojn kaj pozojn de kaĝaraj virinoj. Ŝi konvinkis siajn fratinojn, amikinojn kaj najbarinojn esti fotografitaj skrupule respektante la oficialan pozon de 'kaĝaraj virinoj'. Ŝi tiam fotis ilin per la objektoj de sia ĉiutaga vivo, sed la noveco de ĉi tiu serio kuŝas en la inkludo de elementoj tipaj en la moderna vivo, kiel muzikiloj, sun-okulvitroj, gitaro, bicikloj, sed virinoj ne rajtis bicikli[1]. Ĉi tiuj bildoj reprezentas la lukton inter tradicio kaj moderneco. Kiam tiuj fotoj estis montritaj en Londona universitato Guildhall (1999) ŝi konstatis ke la publiko misinterpretis ŝiajn fotojn, ne kompreninte la kontraŭdirojn de la vivo de junaj virinoj en Irano, kiuj sentas sin devigataj konduki skizofrenan vivon[1].

Laŭ la aŭtoro:

"Kiam mi faris la fotografan serion de Qajar, mi ĵus diplomiĝis kaj la dualeco kaj kontraŭdiroj de la vivo tiutempe donis al mi la kialon por montri ĉi tiun kontraston: virino, pri kiu oni ne povas aserti, al kiu tempo ĝi apartenas, foton de du eraroj, konfuzita virino, virino, kiu ne estas ligita al la objektoj, kiujn ŝi havas ".. Shadi Ghadirian , Qajar. Kiel Ĉiutage

Fotoj el la serio "Untitled Qajar" kiel Suspekta, Nefokusita, Mia gazeta foto, Kiel ĉiutage, Estu pitoreska, Okcidente de Oriento, Ctrl + Alt + Del, Nil nil, Blanka Kvadrato kaj Fraŭlino Papilio, apartenas al la tiel nomata 'koncepta fotografio' ĉar por kompletigi la signifon, la bildoj bezonas havi rilatojn kun la kunteksto. La ideo devas esti komprenata de la ricevanto surbaze de siaj kulturaj kompetentecoj. Shadi Ghadirian opinias, ke siaj fotoj devas esti ne nur belaj bildoj, sed devas provoki reagon. Per arto ŝi celas atingi socian ŝanĝon en sia propra lando.

"Like everyday" (Kiel ĉiutage, 2001-2002) redakti

Alia fotoserio samsimbola estas «Like everyday» (Kiel ĉiutage, 2001-2002 ), realigita inter 2001 kaj 2002. Temas pri serio de portretoj (50x50 cm), en kiu ŝi elvokas la ĉiutagan dommastruman laboron de virinoj. Antaŭe, kiam ŝi vivis ĉe siaj parencoj, ŝia patrino okupis sin de ĉiuj hejmaj tasktoj. Fariĝinte juna edzino (ŝi edziniĝis kun Peyman Hooshmandzadeh, ankaŭ fotografisto kiel ŝi kaj verkisto) ŝi estis konfrontita al la bildo kiun tradicia socio havas de virinoj kiel dommastrinoj. En ĉi tiu serio Ghadirian ne montras la nigrajn ĉadorojn, kiujn oni vidas en bildoj pri Irano, sed riĉkolorajn ĉadorojn, kiujn virinoj tradicie surmetas interne de siaj hejmoj por ricevi gastojn[3][2].

En tiu serio ŝi ankaŭ faras fotojn de burkoj kiujn ŝi fotas izolite, ne portita de iu virino[5].

"Censors" (Cenzuristoj, 2003-2004) redakti

En tiu fotoserio ŝi fotas siajn amikinojn pozantajn kiel en okcidenta moda revuo, poste nigrigante per feltruo tion, kion oni ne rajtas montri en Irano.

"Be Colorful" (Estu kolora), 2004-2005) redakti

Depost 2004, ŝi dediĉis sin al nova serio "Be Colorful" (Estu kolora): virinoj en burkoj, sed en pozoj en pozoj helkoloraj (blua, oranĝa, ruĝa) malantaŭ vitro pentrita en grizeta koloro[3].

Bibliografio redakti

(angla) Annique Heijmans, The veil as Signifier in Contemporary Art, (PEF), Amsterdam, Universiteit van Amsterdam, 2011.

(franca) Anahita Ghabaian Etehadieh,"La photographie iranienne, Un regard sur la création contemporaine" (La irana fotografio. Rigardo sur la nuntempa kreemo), L'Atelier d'édition-Loco/Silk Road Gallery, 2011,191 paĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

Palaco Golestan (Teherano)

Shirin Neshat

Shirana Shahbazi

Bahman Jalali

Eksteraj ligiloj redakti

Oficala retejo; <http://shadighadirian.com/>.

Fotoserioj: <http://ghadirian.aeroplastics.net/>.

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (fr) L'oeuvre de Shadafarin Ghadiria, Radio Télévision Suisse (Svisa Radio kaj Televido)
  2. 2,0 2,1 (fr) Jean-Pierre Perrin, Insolence à l'iranienne (Irana malĝojo), Libération,‎ la 30-an de decembro 2004,arĥivita versio, alirite la 6-an de marto 2020.
  3. 3,0 3,1 3,2 (fr) Michel Guerrin,Tous les voiles dehors (For kun ĉiuj kaptukoj), Le Monde,‎ la 4-an de oktobro 2012
  4. Noto: La termino 'kaĝaro' estis uzata por priskribi la stilon, kiu priskribas la vivon de la lando en la 19-a jarcento, kiam regis ĉi tiu dinastio.
  5. (fr) Fadwa Miadi, Les nouvelles Shéhérazades, Jeune Afrique,‎ la 15-an de novembro 2004, alirite la 6-an de marto 2020.