Shakuntala Devi (naskiĝis la 4-an de novembro 1929 en Bangalore; mortis la 21-an de aprilo 2013 samloke[1][2]) estis mirinfano havanta eksterordinaran talenton pri mensa kalkulado. Ŝia talento alportis al ŝi la neformalan nomigon "la homa komputilo".[1]

Shakuntala Devi
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1929 (1929-11-04)
en Bengaluro
Morto 21-an de aprilo 2013 (2013-04-21) (83-jaraĝa)
en Bengaluro
Religio hinduismo vd
Lingvoj kanaraangla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo matematikisto • astrologo • verkisto • kalkulisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Shakuntala Devi naskiĝis en la urbo Bangalore de suda Barato en kanarlingva brahma familio. La patro rifuzis iĝi brahma templa sacerdoto, sed anstataŭe iĝis gvidanto de migra cirko, en kiu ankaŭ li memprezentiĝis kiel gimnastika artisto, dresanto de leonoj kaj iluziisto.[2] Li konsciiĝis pri la granda kapablo de sia eta filino memorigi nombrojn, kiam li instruis al la trijarulino ludkartan manipulaĵon. Sekve li forlasis la cirkan laboron kaj en strataj surscenigoj prezentis la talenton de sia filino. Kiel sesjarulino ŝi prezentis siajn kapablojn en la universitato de Majsur.

En 1944 la patro kun sia tiam 13-jara filino translokiĝis al Londono; post preskaŭ 20 jaroj, meze de la 1960-aj jaroj, ŝi revenis al Barato. Devi edziniĝis al barata ŝtatoficisto, kaj divorciĝis en 1979.[3] Laŭ la Guinness-libro de rekordoj si havis la mondan rekordon pri rapida mensa kalkulado.[2] Interalie ŝi parkere elkalkulis la semajntagon de ajna dato el la 20-a jarcento.[2] En 1977 ŝi elkalkulis la 23-an kvadrata radikon de nombro kun 201 ciferoj en malpli ol 50 sekundoj, 12 sekundojn pli rapide ol tiam konkuranta komputiklo.[2] En 1980 ŝi mense multobligis du nombroj de po 13 ciferoj, kiuj tuj antaŭe hazarde per komputilo estis elektitaj.[2]

Ŝi aŭtoris plurajn anglalingvajn librojn, interalie Fun with Numbers ("amuziĝo per numeroj"), Puzzles to Puzzle You ("enigmoj por surprizigi vin") kaj Awaken the Genius in Your Child ("vekigu la genion en via infano").[2] Krome ŝi publikigis sciencan studon pri samseksamo en Barato,[4] kaj kontribuis al dokumenta filmo pri la temo.

En aprilo 2013 ŝi mortis en sia hejmurbo Bangalore. Restas filino de ŝi kaj du genepoj.[3] La 4-an de novembro 2013 la reta serĉejo Guglo memorigis pri ŝi per titolpaĝa animacia grafikaĵo.

Verkaĵoj (elekto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti