Shari LEWIS estas plumnomo de Phyllis Naomi Hurwitz (1933 – 1998). Ŝi estis jud-usona aktorino, ventroparolisto, marionetisto kaj prezentisto de televidaj spektakloj por infanoj. Ŝi estis edzino de Stan Lewis (el kiu ŝi prenis familinomon) kaj Jeremy Tarcher kaj estas patrino de Mallory Lewis.

Shari Lewis
Persona informo
Naskonomo Sonia Phyllis Hurwitz
Naskiĝo 17-an de januaro 1933 (1933-01-17)
en Bronkso
Morto 2-an de aŭgusto 1998 (1998-08-02) (65-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater High School of Music & Art • Walton High School vd
Familio
Edz(in)o Jeremy Tarcher vd
Infanoj Mallory Lewis vd
Profesio
Okupo aktoro • televida prezentisto • pupteatristoscenaristo • ventroparolisto vd
Aktiva dum 1952– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi komencis sian karieron 13-a jaraĝa kiel helpmagiistino, ĵonglistino kaj akrobatistino. Ŝi lernis ventroparoladon de John W. Cooper. En 1952, Lewis per marionetismo gajnis la unuan premion en la televida serio CBS Arthur Godfrey's Talent Scouts.

La 5-an de julio de 1953, Lewis faris sian debuton kiel televidprezentistino en programo Facts N'Fun en NBC - stacio WRCA-TV. La programo estis porinfana diversspektaklo en kiu ŝi engaĝis siajn spektantojn en ludoj, kantoj, rakontoj, informaj segmentoj, kaj intervjuoj. Ŝi ankaŭ prezentis komediojn kun du manietoj: Samson kaj Taffy Twinkle. La televidserio daŭris ĝis septembro 1953. Ŝi moviĝis al WPIX por anstataŭigi muzikiston Ted Steele kiel gastiganto de Kartoon Klub (sic). Ŝi iĝis fame konata kiel la origina marionetisto de la pupeto Lamb Chop, kiu unue aperis ĉe televidprogramo Captain Kangaroo en marto 1956. Lamb Chop, kiu estis malmulte pli ol ŝtrumpeto kun okuloj, funkciis kiel neaktiva egoo por Lewis.

Lewis prezentiĝis per pulpoj Randy Rocket kaj Taffy Twinkle, kaj la programo ankaŭ prezentis ripetojn de animaciserio Crusader Rabbit . Kartoon Klub poste ŝanĝis sian titolon al Shari & Her Friends la 23-an de septembro 1956, kaj poste al Shariland monaton poste.[1]

NBC donis al Lewis sian unuan programon en la reto, The Shari Lewis Show, kiu ekis la 1-an de oktobro 1960 anstataŭigante prezentaĵon "The Howdy Doody Show". La spektaklo daŭris ĝis la 28-a de septembro 1963. En 1961, ŝi ludis titolan personon Dulie Hudson en "Watching Out for Dulie, produktado de United States Steel Hour [Ŝtala Horo de Usono]". Ŝi ankaŭ aktorigis en epizodoj de Car 54, Where Are You?, The Man from U.N.C.L.E., kaj Love, American Style, krom kunverkis por Star Trek la epizodon The Lights of Zetar en 1969.

De 1970-a ĝis 1990-a jardeko, ŝi aparis ĉe multaj porinfanaj televidprezentaĵoj de Usono kaj Brito.

Referencoj redakti

  1. Shari Lewis. IMDb. Alirita 2014-12-26.