Shirley Temple

usona aktorino kaj diplomatino

Shirley TEMPLE ([ˈʃɜː(r)li ˈtɛmp(ə)l] (naskiĝis la  23-an de aprilo 1928(nun 1928-04-23) en Santa Monica, Kalifornio, mortis la 10-an de februaro 2014 en Woodside, kantono San Mateo, Kalifornio), estis usona aktorino kaj diplomatino.

Shirley Temple
Persona informo
Shirley Temple
Naskonomo Shirley Temple
Naskiĝo 23-an de aprilo 1928 (1928-04-23)
en Santa Monica
Morto 10-an de februaro 2014 (2014-02-10) (85-jaraĝa)
en Woodside
Mortis per kronika obstrukca pneŭmonopatio vd
Tombo Alta Mesa Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard-Westlake School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Shirley Temple
Familio
Patro George Francis Temple vd
Patrino Gertrude Amelia Temple vd
Edz(in)o John Agar • Charles Alden Black vd
Infanoj Lori Black vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • kantistodiplomato • infana aktoro • dancisto • televida aktoro • politikisto vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1932–1963 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis aktoro dum la 1930-aj jaroj, dum sia infanaĝo. La publiko raviĝis de ŝia ĉarmo, "vigla kaj naiva" laŭ iuj. En la jaro 1935 ŝi eĉ gajnis specialan Oskaron. Ŝia filmkariero tamen stagnis kiam ŝi plenkreskiĝis: post kelkaj ne tre sukcesaj filmroloj ŝi forlasis la kino-laboron.

Ekde la 1950-aj jaroj ŝi dediĉis sin al la politiko. Ŝi subtenis la Respublikanan Partion kaj reprezentis Usonon kiel diplomato en Ganao kaj Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1988 ŝi publikigis siajn memorojn: Child Star.

Ŝi mortis la 10-an de februaro 2014 en Woodside en Kalifornio.

jen unu el plej fruaj fotoj de ŝi, probable 5-jara en 1933
Shirley Temple en la jaro 1990, en Prago

Filmaro redakti

  • Stand Up And Cheer (Usono, 1934)
  • Bright Eyes (Usono, 1934)
  • Baby Take a Bow (Usono, 1934)
  • Curly Top (Usono, 1935)
  • The Littlest Rebel (Usono, 1935)
  • Wee Willie Winkie (Usono, 1937)
  • Heidi (Usono, 1937)
  • The Little Princess (Usono, 1939)
  • The Blue Bird (Usono, 1940)
  • Since You Went Away (Usono, 1944)
  • The Bachelor and the Bobby-Soxer (Usono, 1946)
  • Fort Apache (Usono, 1948)

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti