Shopping City Süd
Shopping City Süd estas la aĉetcentro, situanta en la urbo Vösendorf (Distrikto Mödling, Malsupra Aŭstrio, Aŭstrio), sude de Vieno. Ĝi estas la plej granda butikaro en Aŭstrio kaj, laŭ iuj taksoj, ankaŭ en Eŭropo[1].
Shopping City Süd | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
arkitektura strukturo • vendejaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio redakti
La aĉetcentro estis malfermita la 22-an de septembro 1976. Ĝi inkluzivas la unuan IKEA-vendejon en Aŭstrio, alkonstruitan en 1977 sub la nomo IKEA Vösendorf. La butikaro estis plene rekonstruita kaj renovigita en 2012.
Priskribo redakti
La konstruaĵo estas duetaĝa kaj krom butikoj enhavas ankaŭ plurajn restoraciojn. IKEA okupas apartan blokon. Funkcias kinejo. Haveblas parkumejo por 10 000 aŭtoj. La aĉetcentro fermiĝas je la 6-a vespere[1].
Transporto redakti
Shopping City Süd estas atingebla per malpeza trajno, veturanta laŭ Badner Bahn ĝis stacio Vösendorf SCS, kiu situas cent metrojn for de la aĉetcentro[1]. Krome oni povas veturi per aŭto laŭ Suda Ŝoseo (A2) aŭ Wiener Neustädter Straße (B17).
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo
- Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-03-08. (impresoj de vojaĝanto en 2016)
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-03-08.