Shubashini "Shuba" Jeyaratnam (Tamila lingvo: சுபாசிணி ஜெயரத்தினம், ankaŭ konata kiel Shuba Jaya; naskiĝis la 15-an de junio 1976, mortis la 17-an de julio 2014) estis malajzia aktorino tamildevena.

Antaŭ sia aktora kariero ŝi laboris en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento kiel copywriter por unu el la plej grandaj malajziaj gazetoj New Straits Times. En 2009 laboris pri la filma projekto 15Malaysia. En 2010 Jay kaj lia patro partoprenis en realeca televidserio Mari Menari en televido Astro Ria. En 2011 komencis aperi en lokaj televidaj serioj kiel Spanar Jaya, Gadis 3Sugumana Sumaigal. Ŝi prezentiĝis ankaŭ en kelkaj filmoj kiel Relationship Status (2012) aŭ Tokak (2013).

Ŝi pereis kune kun sia edzo Paul Goes kaj 2-jara filino en katastrofo la 17-an de julio 2014, flugante de Amsterdamo al Kuala-Lumpuro.

Eksteraj ligiloj redakti