Siĥote-Alin (ruse Сихотэ-Алинь) estas montaro en la Ĉemara regiono kaj la Ĥabarovska regiono, Rusio, kiu etendiĝas proksimume tra 900 km ĝis la nordoriento el la rusa haveno ĉe la Pacifiko de Vladivostoko. La plej alta altaĵo korespondas al la Monto Anik (1933 m s.m.).

Siĥote-Alin
montara sistemo
Alteco 1 933 m
Geografia situo 45° 12′ N, 136° 6′ O (mapo)45.1959136.1001Koordinatoj: 45° 12′ N, 136° 6′ O (mapo) f4
Siĥote-Alin (Rusio)
Siĥote-Alin (Rusio)
DEC
Siĥote-Alin
Siĥote-Alin
Situo de Siĥote-Alin
Map
Siĥote-Alin
vdr

La Siĥote-Alin enhavas unu de la plej eksterordinaraj moderklimataj zonoj de la mondo. Tipaj specoj de la tajgo kiaj la rangifero kaj la bruna urso kunekzistas kun tropikaj specioj kiel la siberia tigro, la Amura leopardo kaj la Azia nigra urso.

En 1978, la Unesko registris Siĥote-Alin kiel Biosfera rezervejo.[1]​ En 2001, ĝi iĝis Monda heredaĵo, kaj la Unesko citis ties gravon por la survivado de minacitaj specioj kiel la siberia tigro.

Inter 1910 kaj 1920, Siĥote-Alin estis etende esplorita de Vladimir Arsenjev (1872–1930) kiu priskribis sian sperton en kelkaj libroj, speciale en Dersu Uzala (1923), kiu en 1975 estis adaptita al kino fare de Akira Kurosawa, kiu pro tio ricevis Oskar-premion.

  • Koordinatoj 45°19′59″N 136°10′01″E

Notoj redakti

  1. «Biosphere Reserve Information SIKHOTE-ALIN». Unesko. Konsultita la 10an de Aprilo 2015.