Siaĉen (angle Siachen) estas glaĉero inter Barato kaj Pakistano. Ĝi longas 74 km kaj situas ĉe sudokcidenta rando de la montara masivo Himalajo, ĉe meza norda rando de Kaŝmiro.

La glaĉero.

Teritoriaj disputoj redakti

La aparteno de la glaĉero estas kaŭzo de milita kaj politika konflikto inter Barato kaj Pakistano, ĉar ĝi situas ĉe la norda ekstremo de la Linio de Kontrolo inter Pakistano kaj Barato en Kaŝmiro. La limo dividas la glaĉeron, sed la preciza limo ne estas fiksita. La barata armeo okupis antaŭ 20 jaroj plimulton de la glaĉero.

La akvoabundeco en ambaŭ landoj grave dependas de la glaĉero, do regado super tiu ĉi senhoma glacikovrita terpeco situanta ĉe averaĝa alteco 5400 metroj super marnivelo, havas strategian signifon. Barataj trupoj okupis ĝin en 1984, post kio jen kaj jen okazis konfrontiĝoj kontraŭ pakistanaj militistoj, finiĝintaj nur post pafĉesigo en 2003. Cetere obli pli da homoj pereis tie pro severa klimato kaj danĝeraj cirkonstancoj. Ekzemple en aprilo 2012 lavango pereigis 129 militistojn kaj 11 civilulojn, entombiginte sub neĝo pakistanan militbazon apud sektoro Gayari.

 
La mapo de la glaĉero.

Dum antaŭeniĝo de ĉinaj militistoj ĉe Linio de Aktuala Kontrolo en junio 2020 trafiko de barataj militistoj direkte al la glaĉero Siaĉen estis grave malfaciligita. Se Pakistano ekregos la glaĉeron, ĝi iĝos ponto, konektanta la pakistanan Gilgit-Baltilandon kaj la ĉinan Akesajĉinon.

Skoltado kaj vortomilitoj daŭras senhalte. En februaro 2019 barata militaviadilo flugis apud la glaĉero, kio instigis protestojn de Pakistano. Ekde majo 2020 en barataj veterprognozoj aperas informoj pri la tuta Kaŝmiro kaj Gilgit-Baltilando kaj barataj armeestroj deklaris, ke ili pretos okupi tiujn teritoriojn kaze de respektiva ordono.

Ekde 2005 okazis traktadoj pri paca solvo de la konflikto. Sed en aŭgusto 2020 Pakistano prezentis novan oficialan mapon, sur kiu la glaĉero estas prezentita kiel ĝia parto, kio ekstreme indignigis Baraton.

Dokumenta filmo redakti

Du svislandaj montogrimpistoj kaj filmistoj Fulvio Mariani kaj Mario Casella finpretigis en 2005 filmon pri la glaĉero kaj la konflikto (angle "Siachen – A war for Ice" (Siachen — milito por glacio).

35° 28′ 2″ N 77° 3′ 0″ O / 35.46722 °N, 77.05000 °O / 35.46722; 77.05000 (mapo)Koordinatoj: 35° 28′ 2″ N 77° 3′ 0″ O / 35.46722 °N, 77.05000 °O / 35.46722; 77.05000 (mapo)