Siberia kato estas raso de kato indiĝena de la orienta parto de Rusio, specife de la malvarma regiono de Siberio kaj probable rezulto de la kruciĝo inter la eŭropea mallonghara kato kaj la sovaĝa kato (Felis silvestris) indiĝena de la siberiaj arbaroj. Tiu raso estas ene de la kategorio de katoj de mezlonga kaj abunda hararo, kiu permesis ke la raso survivu mil jarojn eltenante temperaturojn de preskaŭ 30 °C sub nulo, nome -30 ºC.

Siberia virkato.

Ĝeneralaj trajtoj redakti

Denaske, kaj ĝis tri monatoj de aĝo, la siberia kato havas mallongan hararon, sed poste ĝi disvolvigas abundan longan hararon de tipa tigreca kolorato inter bruna kaj griza, kun striecaj bildoj pli malhelaj kaj kaj blankaj zonoj en mentono kaj brusto, kie la hararo kreskiĝas pli longa, kio havigas la aspekton de koliero. Tiu fenotipo estas ofta en vintro, kiam la malvarmo kaj la humideco de la neĝo estas ekstremaj kaj la sebeca sekrecio kiu ĉirkaŭas la harara foliklo helpas reteni temperaturon taŭgan por povi survivi. En somero, male la kato mudas kaj restas kiel kato de mallonga hararo.

Elstaras la rondecaj formoj en la kapo, oreloj kaj okuloj. La gamboj estas larĝaj kaj la malantaŭaj estas pli longaj ol la antaŭaj. La vosto estas pli larĝa en la bazo ol en la pinto kaj havas longan kaj tre densan hararon.

Tiu tipo de felisedoj estas de fortika konstruo, pezas inter 4 kaj 9 kg, kaj posedas viglecon kaj rapidon taŭgan de granda ĉasisto.

Ties karaktero estas tre amikebla kaj ludema, kaj estas unu el malmultaj katoj al kiuj plaĉas ludi per akvo. Ili elstaras ankaŭ pro sia granda inteligento. Ili strategie turnas sin al ronronado kaj karesoj rilate al zorganto, al kiu estas tre fidela. Male al aliaj rasoj, ankaŭ la inoj de siberia kato fuĝemas speciale dum oestro. Alia speciala trajto de tiu kato, okazas ĉenaske kiam plej ofte la masklo pariĝas kun unusola ino, kaj ili restas kune kaj la masklo eĉ restas kun la ino por idozorgado; tio okazas ĉiam en siberiaj hejmaj katoj.

Partikulareco redakti

La siberia kato havas partikularan trajton ke ili preskaŭ ne okazigas alergiojn en la homo, ĉar ili ne produktas proteinon kiu okazigas la 80% de tiuj alergioj, nome la nomita Fel D1.

La Fel D1 estas proteino molekula produktita per la sebigaj glandoj de la felisedoj, kiuj estas en ties salivo, kaj kiu alvenas al ties hararo kiam la katoj lekas sin dum sia ofta memaranĝo.