Siberut estas la plej granda kaj plej norda el la Mentavajaj Insuloj, je 150 kilometroj okcidente de Sumatro, Indonezio, en la Hinda Oceano. Ĝi kovras areon de 3 838.25 km² inklude pli malgrandajn ĉebordajn insulojn, kaj havis populacion de 35 091 en la popolnombrado de 2010;[1] plej lasta oficiala ĉirkaŭkalkulo (meze de 2019) estis 42 207.[2] Kiel parto de Indonezio, la insulo estas la plej grava hejmo de la Mentavajoj.[3] La okcidenta duono de la insulo estis enmetita en la Nacia Parko Siberut en 1993. Multo de la insulo estas kovrita per pluvarbaro, sed ĝi suferas komercan lignoproduktadon.

Siberut
Topografia mapo de Mentavajaj Insuloj: Siberut estas la plej granda kaj plej norda.
Topografia mapo de Mentavajaj Insuloj: Siberut estas la plej granda kaj plej norda.
insulo
Akvejo Hinda oceano
Insularo Mentavajaj Insuloj
Geografia situo 1° 20′ S, 98° 55′ O (mapo)-1.333333333333398.916666666667384Koordinatoj: 1° 20′ S, 98° 55′ O (mapo) f1
Situo de Siberut
Situo de Siberut

Map

Areo 3 828,5 km² f4
Plej alta loko Gunung Simatombotombo
384 mf5
Loĝantaro 30 000
7,8 loĝ./km²
Ĉefa loko Muarasiberut
vdr
Boatoj sur rivero en Siberut.

Notoj redakti

  1. Biro Pusat Statistik, Jakarta, 2011.
  2. Badan Pusat Statistik, Jakarta, 2020.
  3. Ryan Ver Berkmoes, Celeste Brash, Muhammad Cohen, Mark Elliott, Guyan Mitra, John Noble, Adam Skolnick, Iain Stewart, Steve Waters (2010). Lonely Planet Indonesia: Travel Guide (ilustrita eld.). Lonely Planet. ISBN 978-1-742203485.

Eksteraj ligiloj redakti