Sicilia Socialisma Partio

La Sicilia Socialista Partio (itale Partito Socialista Siciliano, sicile Partitu Sucialista Sicilianu, PSS) estas la demokrata socialisma, socialdemokratia kaj aŭtonomista partio en Sicilio. La partio estis fondita la 21an de majo 2013 kaj konsideras sin kiel la re-fondaĵo de la Sicilia Federacio de la leviĝanta Itala Socialisma Partio (PSI) de 1893, ofte prisignita kiel la Sicilia Socialisma Partio, kiu estis fondita fare de la gvidantoj de Fasci Siciliani, nome popola movado, dum kongreso en Palermo en la 21a-22a de majo 1893[1]. La PSS reaperis precize 120 jarojn post la unua kongreso de la Fasci kaj en la sama loko de la kunigo ((1893) de la historia Fascio de Palermo ĉe 97, Strato Alloro.

Sicilia Socialisma Partio
emblemo
partio
Komenco 23-a de majo 2013 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Palermo
Ideologio

demokrata socialismosocialdemokratio • Sicilia naciismo • eŭropismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Sicilia Socialista Partio
Partito Socialista Siciliano / Partitu Sucialista Sicilianu
Emblemo de Sicilia Socialista Partio
partio
Lando  Italio
sekretario Antonio Matasso
Fondiĝo 1893
Ĉefa sidejo Palermo
Ideologio Demokrata socialismo, socialdemokratismo, aŭtonomismo, sicilianismo, eŭropanismo
Ĵurnalo Avanti Sicilia!
Retejo http://www.pssonline.it/
vdr

La partio estas apoganto de la ideoj de demokrata socialismo kaj de sicilianismo[2], sen iu izolisma opinio, sed konservanta ĝin fidela al internaciismo kaj eŭropismo. La partio serĉas la plenan aplikon de sicilia speciala statuto kaj apogas la unuigon de la sicilia maldekstra flanko en demokrata socialisma perspektivo. La membroj de la partio venas de la siciliaj sekcioj de la Itala Socialisma Partio, la Itala Socialisma Demokrata Partio kaj la Itala Socialisma Partio de Proleta Unueco.

Notoj redakti

  1. itale Scolaro, Il movimento antimafia siciliano, pp. 29-30
  2. france Julie Sagardoy, Sicilianisme, sicilitude, sicilianite ou l’histoire d’un lexique identitaire Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, Maison des Sciences de l’Homme de Montpellier

Eksteraj ligiloj redakti