Sicilia glaciraspaĵo

La sicilia glaciraspaĵo (itale granita siciliana) estas trinkaĵo kies denseco similas al malpeza ŝorbeto, pli fajna ol la hispanaj glaciraspaĵoj aŭ glacitrinkaĵoj. La sicilia glaciraspaĵo konsistas el sukero, akvo kaj kondimentoj. Ĝi estas originaĵo de Sicilio, tamen troviĝas nuntempe en tuta Italio. Ĝi rilatas al la ŝorbeto kaj itala glaciaĵo, sed en la plejparto de Sicilio ĝi havas pli dikan kaj travideblan formon.

Tri siciliaj glaciraspaĵoj.

Inter la tradiciaj gustoj de la sicilia glaciraspaĵo estas la citrono, mandarino, jasmeno, kafo, migdaloj, mento, ananaso kaj laŭsezone, la fragoj kaj kultivitaj rubusoj. La ĉokoladaj glaciraspaĵoj estas tradiciaj en la urbo Katanio. La nuancoj de la siciliaj ingrediencoj estas tre gravaj por ĝia fina gusto: la citronoj estas malpli acidaj kaj pli floraj, dum la uzataj migdaloj enhavas kelkajn maldolĉajn, kiuj donas al ĝi unikan tuŝon.

La kafa glaciraspaĵo estas tre ofta en la urbo Mesino, dum la migdala en Katanio. Ĉiuj glaciraspaĵoj estas kutime proponataj en papera aŭ plasta glaso, kelkfoje kun trinkŝalmo.