Sidirokastro

urbo en Grekio

Sidirokastro - en greka alfabeto Σιδηρόκαστρο [siðiˈrɔkastrɔ], "fera fortikaĵo" - estas historia municipo de Grekio. Ĝi situas en la administra regiono Meza Makedonio kaj en ties regiona distrikto Sereso. En 1946 Sidirokastro ricevis la statuson de urba municipo (dimos) kaj ĝis 1997 ricevis pli kaj pli da teritorio pro integrigo de ĉirkaŭaj municipoj. Kadre de la administra reformo de 2010 ĝi perdis la statuson de propra municipo kaj iĝis parto de la nove fondita municipo Sindiki, kie ĝi nun konsistigas municipan distrikton. La loĝloko Sidirokastro estas la adminstra centro de la nova municipo.

Sidirokastro
municipa distrikto
vilaĝo
Administrado
Lando Grekio
Kantono Meza Makedonio
Poŝtkodo 62300
Demografio
Loĝantaro 9,294  (2011)
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 23° 23′ O (mapo)41.23361111111123.388333333333Koordinatoj: 41° 14′ N, 23° 23′ O (mapo) [+]
Areo 196 km² (19 600 ha)
Horzono UTC+02:00 [+]
Sidirokastro (Grekio)
Sidirokastro (Grekio)
DEC
Sidirokastro
Sidirokastro
Situo de Sidirokastro en Grekio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sidirokastro [+]
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En Sidirokastro en la unua duono de la 20-a jarcento vivis kaj aktivis la tabakvendisto kaj esperantisto Laskaris Polizoidis, kiu fondis regionan Esperanto-grupon kaj laŭ indiko de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis unu el la plej fervoraj grekaj esperantistoj.