Sidney Dillon Ripley

Sidney Dillon Ripley (20an de septembro 191312an de marto 2001) estis usona ornitologo kaj naturkonservisto. Li estis Sekretario de la Smithsonian Institution el 1964-1984.

Sidney Dillon Ripley
Persona informo
Sidney Dillon Ripley
Naskiĝo 20-an de septembro 1913 (1913-09-20)
en Nov-Jorko
Morto 12-an de marto 2001 (2001-03-12) (87-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo East Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato KolumbioUniversitato Yale vd
Familio
Patro Louis Arthur Dillon Ripley vd
Gefratoj Constance Ripley vd
Edz(in)o Mary Livingston Ripley vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Salim Ali, Mary Ripley kaj S Dillon Ripley dum kolekta veturado en Barato

Biografio redakti

Vizito en Baraton 13jaraĝa, kun sia fratino, inkludis veturon al Ladako kaj okcidenta Tibeto. Tio malfermis sian vivlongan intereson en ornitologio de Barato. Li decidis, ke birdoj estis pli interesaj ol juro, kaj ekstudis zoologion ĉe Universitato Kolumbio. Li poste doktoriĝis en zoologio en Harvard en 1943.

Dum la Dua Mondmilito li servis en la usona Inteligenteco (spionservo) por Sudorienta Azio. Li trejnis multajn indoneziajn spionojn, ĉiuj el kiuj estis mortigataj dum la milito.[1] Artikolo de la 26a de aŭgusto, 1950 de New Yorker asertis, ke Ripley invertis la kutiman spionan modelon, kie spionoj pozis kiel ornitologoj por aliri al kaŝitaj areoj, kaj anstataŭe li uzis sian postenon kiel spiona oficiro por iri birdumi en malpermesitajn areojn.

Ripley eniris en Nepalo en 1947. Li ŝajniĝis fidinda konatulo de Jawaharlal Nehru kaj la nepala registaro ema havi bonajn rilatojn kun la nova sendependa najbaro permesis lin kolekti birdospecimenojn. Nehru sciis pri la artikolo de New Yorker kaj la verko de Salim Ali estis malhelpata dum Ripley, kunaŭtoro de la planita libro, iĝis "publika malmaiko numero unu" de Barato. Poste la afero forgesiĝis.

Li ricevis multajn honorojn en Usono.

Kelkaj verkoj redakti

  • The Land and Wildlife of Tropical Asia (1964; Serio: LIFE Nature Library)
  • Rails of the World - A Monograph of the Family Rallidae (1977)
  • Birds of Bhutan, kun Salim Ali kaj Biswamoy Biswas
  • Handbook of the Birds of India and Pakistan, kun Salim Ali (10 volumoj)

Notoj redakti

  1. Lewis, Michael (2002) Scientists or Spies? Ecology in a Climate of Cold War Suspicion. Economic and Political Weekly 37.

Referencoj redakti

  • S.A. Hussain (2002) "Sidney Dillon Ripley II 1913-2001." Ibis 144(3), 550–550 doi:10.1046/j.1474-919X.2002.00090_1.x

Eksteraj ligiloj redakti