Sieĝo de Hungara Radio

Sieĝo de Hungara Radio komenciĝis vespere de la 23-an de oktobro 1956 kaj ĝi finiĝis en la sekva tago antaŭ aŭroro. Tiu armila konflikto faris el tumulto sangan revolucion en Budapeŝto.

La Hungara Radio post la sieĝo. La surskribo estas:Libera Hungara Radio

Antaŭaĵoj redakti

Antaŭtagmeze de la 23-an de oktobro komenciĝis diversaj marŝoj, tumultoj en Budapeŝto. Vespere ĉefministro Ernő Gerő parolis en la radio, kiu ne plaĉis al la amaso. Multaj venis al Hungara Radio por dissendi postulojn de la studentoj. Tio ne okazis tuj, la amaso pli kaj pli estis pli kolera.

La sieĝo redakti

Soldatoj de ministerio pri enlandaj aferoj defendis la Radion. Komence ili uzis larmigan gason, poste pseŭdokuglojn. Post horoj alvenis ne nur revoluciuloj, sed ankaŭ soldata taĉmento. Ankaŭ nun ne estas klara, kiel okazis vera pafado, kelkaj opinias, ke ne okazis akordo inter la defendantoj kaj la alvenanta taĉmento. Dume la revoluciuloj akiris pafilojn, kiu estis senproblema, ĉar tiam eĉ en la fabrikoj estis pafiloj.

Pro la pafadoj jam estis vunditoj eĉ mortintoj. Kelkaj soldatoj ŝanĝis starpunkton kaj ili forlasis la defendantojn kaj aliĝis al la sieĝantoj. Fine la revoluciuloj okupis la konstruaĵon, sed ĝuste antaŭ tio iu ŝaltis la dissendon al la parlamentejo, la alvenintaj revoluciuloj tute ne povis profiti la dissendon. Dum plena tempo de la revolucio la dissendo okazis el la parlamentejo.

Fontoj redakti