Siegfried (opero)

germanlingva opero far Rikardo Vagnero; la 3-a el la kvar operoj de La Ringo de la Nibelungoj

Siegfried estas la titolo de la tria opero el la ciklo La Ringo de la Nibelungo ("Der Ring des Nibelungen") de Richard Wagner, kiun li nomis "sceneja festivalo por tri tagoj kaj unu antaŭa vespero" ("Bühnenfestspiel für drei Tage und einen Vorabend"). La "antaŭan vesperon" konsistigas la senpaŭza opero „Das Rheingold“ ("La Rejna Oro"), la aliaj du tagoj estas la operoj „Die Walküre“ ("La Valkirio") kaj „Götterdämmerung“ ("Dia Krepusko"). La premiero de la opero "Siegfried" okazis la 16-an de aŭgusto 1876 kadre de la Richard-Wagner-festivalo en la festivalejo de Bayreuth. Kiel ĉiuj kvar operoj el la ciklo, ankaŭ tiu-ĉi verko ligas la heroan legendon kaj pliajn mitojn el la ĝermana mitologio al "monda dramo" de giganta amplekso.

Siegfried
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro muzikdramoopero
vdr
Siegfried
stilo: opero
verkisto kaj komponisto: Richard Wagner
premiero: la 16-an de aŭgusto 1876
premiera loko: festivalejo de Bayreuth
opera daŭro: iom pli ol 4 horoj
loko de la scenaro: arbaraj kaj montaraj pejzaĝoj, mita prahistorio
roloj:
Siegfried kaj Brünnhilde, la valkirio (ilustraĵo fare de Arthur Rackham, 1910)

Ĉefa rolo de la opero estas la legenda figuro Sigfrido la drakmortiginto - heroo de la nord-ĝermana mitologio, konata pro sia kuraĝa mortigo de malica drako.


Eksteraj ligiloj redakti