Siener van Rensburg

Siener van Rensburg (propre Nicolaas Pieter Johannes "Niklaas" aŭ "Siener" Janse van Rensburg naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1864, mortis la 11-an de marto 1926) – buro el la bura ŝtato, posta civitano de la Unio de Sud-Afriko. Afrikanslingvanoj konsideris lin profeto.

Siener van Rensburg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1864 (1864-09-30)
en Potchefstroom
Morto 11-an de marto 1926 (1926-03-11) (61-jaraĝa)
Lingvoj afrikansa
Ŝtataneco Sud-Afriko
Okupo
Okupo terkultivisto
vdr

Nicolas Van Rensburg predikante profetaĵojn kaŭzis, ke lia kromnomo iĝis la vorto Siener, kiu en la afrikansa lingvo signifas personon, kiu vidas estontecon. Liaj profetaĵoj karakteriziĝis per patriota-religia specifiko. Dum la dua bura milito li iĝis fidinda kamarado de la generalo Koos de la Rey kaj de la prezidento Martinus Theunis Steyn. Kvankam lia konsilado al ambaŭ politikistoj estas diskuta, li tamen en la okuloj de religiema generalo estis vidata kiel la profeto sendita de la Dio. Similan opnion esprimis Adriaan Snyman, kiu dediĉis al van Rensburg du librojn.

Siener van Rensburg estis konfesanto de la eklezio Nederduitsch Hervormde Kerk. En la aĝo de 21 jaroj iĝis pli grava ekleziulo. En 1884 nuptis Anna Sophia Kruger.

Ĉirkaŭ 700 vizioj de Siener van Rensburg estis skribitaj; la unuan vizion li spertis en la aĝo de 7 jaroj kaj la lastan antaŭ sia morto. Plimulton de liaj vizioj registris lia filino Anna Badenhorst. Ili koncernis interalie eksplodon de la dua bura milito, ekspodon de la unua mondmilito, morton de la generalo, apero de komunismo, epidemion de la hispana gripo en 1918, ekeston de sendependa Irlando, amasan sekularigon, perdon de ĉiuj kolonioj flanke de Britio, nuklean akcidenton en Ĉernobilo, disvastigon de pornografio, epidemion aidoso, Bosnian militon, transdonon de la regopovo al nigruloj en 1994 en Sud-Afriko, divorcon kaj morton de la princino Diana.

Neplenumitaj profetaĵoj koncernas interalie tutan pereigon de Japanio rezulte de tertremo, rasan kaj etnan streĉitecon en Rusio kaj Eŭropo rezulte de kio eksplodos la tria mondmilito (en kiu Usono kaj Germanio batalos samflanke), tutecan pereigon de Anglio.

Eksteraj ligiloj redakti