Sierra de Alto Rey

La sierra de Alto Rey (montaro de Alta Reĝo), situa je la nordokcidento de la provinco Gvadalaĥaro, estas unu de la orientaj montaraj deklivaroj de la Centra Sistemo de Hispanio. Same kiel ĉe ĝia najbara sierra de Ayllón okcidente, ĝi estas de formado pere de faltoj, elstare en ĝia kompono la ardezo. Ĝi etendas, de okcidento orienten, el la rivero Sorbe al la Bornova kaj, de nordo suden, el la rivero Pelagallinas ĝis la rivero Cristóbal. Limas norde kun la sierra de Pela, okcidente kun la sierra de Ayllón, oriente kun la sierra de la Bodera kaj sude kun la sierra Gorda, submontaro de la sierra de Alto Rey.

Sierra de Alto Rey
mountain chain
Geografia situo 41° 10′ N, 3° 3′ U (mapo)41.16666667-3.05Koordinatoj: 41° 10′ N, 3° 3′ U (mapo) f4
Sierra de Alto Rey (Hispanio)
Sierra de Alto Rey (Hispanio)
DEC
Sierra de Alto Rey
Sierra de Alto Rey
Situo de Sierra de Alto Rey
Map
Sierra de Alto Rey
vdr

Kelkaj montopintoj kunformas tiun montaron, inter kiuj elstaras Alto Rey (la plej alta kun 1.858 m de alto) kaj ĝiaj subpintoj Peña de los Gavilanes (1.759 m), Peña de los Rollos (1.730 m), Peña de Peribáñez de la Casa (1.584 m), Peña de Mediodía (1.538 m), Mojón Gordo (1.452 m) kaj Bartibáñez (1.342 m); Los Mojones (1.823 m) kaj ĝiaj subpintoj Peña del Reventón (1.752 m) kaj Peña de la Ventana (1.663 m); Cerveguilla (1.779 m) kaj subpintoj Cerro del Capetón (1.763 m), El Cerrajo (1.711 m) kaj Peña del Campanario (1.669 m); Mojón Cimero (1.589 m) kaj ĝiaj subpintoj Moroquero (1.547 m), Peña del Tomillar (1.436 m), Cerro del Castillar (1.383 m), Sierra de los Picuzos (1.362 m de maksimuma alto) kaj Cabeza de Veguilla (1.202 m); Peña del Osar (1.561 m), kaj Majabillares (1.485 m) kaj ĝia subpinto Cabeza Tozano (1.454 m).

Sur la deklivaro de la montaro kuŝas vilaĝoj kiel Albendiego, Condemios de Abajo, Condemios de Arriba kaj Galve de Sorbe norde; Aldeanueva de Atienza, Arroyo de las Fraguas, Bustares, Gascueña de Bornova, Hiendelaencina, La Nava de Jadraque, El Ordial, Prádena de Atienza kaj Las Tainas sude, kaj La Huerce, Umbralejo kaj Valdepinillos okcidente.