Sierra del Segura (Albacete)

Sierra del Segura, aŭ pli bone dirite Mancomunidad de Municipios de la Sierra del Segura, tio estas "Municiparo de la Montaro de la rivero Segura", estas hispana municiparo (komarko) de la sudokcidento de la provinco Albacete, en la regiono Kastilio-Manĉo. Ĝi enhavas municipojn apartenantaj al la Sierra de Alcaraz geografie; (nome Ayna, Bogarra, Elche de la Sierra (parte), Molinicos, Paterna del Madera, kaj Riópar) kaj la iamajn villas de la Encomienda de Segura de la Ordeno de Santiago; (nome Férez, Letur, Liétor, Nerpio, Socovos, Yeste, kaj aliajn submunicipojn de Elche de la Sierra). La municipoj kiuj kunformas la municiparon estas konsiderataj plej ofte kiel eroj de komarko klare diferencita kaj unuigita en la aktualo en la diversaj katalogoj de turismo.

Sierra del Segura
Komarko (municiparo)
municiparo [+]

LandoHispanio
RegionojKastilio-Manĉo, Provinco Albacete

Ĉefurbo[[]]



Vikimedia Komunejo:  Comarca de la Sierra de Segura (Albacete) [+]
vdr
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Sierra del Segura estas sudokcidente verde.
Sierra del Segura en la regiono.

Temas pri montara areo, markita nur pro la fluo de la rivero Segura, kaj ĉefe de ties alfluantoj (nome la rivero Mundo kaj la minoraj fluoj de la riveroj Madera, Taibilla kaj Tus), kun iliaj akvorezervejoj (Cenajo, Talave kaj Fuensanta). Pro geografiaj, demografiaj kaj parte historiaj trajtoj oni povus rilatigi tiun komarkon kun la municipoj murciaj Moratalla kaj Caravaca de la Cruz, same kiel kun la komarko de la Provinco Ĥaeno nome Sierra de Segura.

La malfacilo de komunikvojoj kaj la rara industriiĝo okazigis fortan elmigradon ekde la 1950-aj jaroj, kiu nuntempe iom malpliiĝis ĝis preskaŭ stabiligo en kelkaj okazoj, sed ĉiam sub tiuj de la mezo de la 20a jarcento.

Tiel, en 2005, nun du municipoj klare superas la 2000 loĝantojn (nome Elche de la Sierra kaj Yeste) kaj la averaĝo estas de po 1646 loĝantoj por municipa ento; en 1950, ĉiuj escepte Paterna superis tiun ciferon kaj la averaĝo estis de po 4404 loĝantoj. En la periodo 1991–2005, nur Riópar pliigis sian loĝantaron (+15%); Elche de la Sierra, Férez kaj Socovos stabiliĝis, kaj la cetero descendis. Are, la Sierra del Segura perdis 41% de siaj loĝantoj ekde 1900; 63%, se oni enkalkulas ekde 1950; kaj 10%, ekde 1991.

Tamen, tio ebligis konvenan konservadon de la naturaj lokoj kaj de la historiaj kernoj de la vilaĝoj, kio siavice permesis ke nune la ĉefa ekonomia enspezofonto de la zono estas la rura turismo.

Municipoj redakti

 
Bonveniga afiŝo de la Sierra del Segura en Riópar.
Municipoj Loĝantaro Areo Denseco
Elche de la Sierra 3761 239,49 15,93
Yeste 2869 511,22 5,8
Socovos 1832 138,61 13,57
Riópar 1448 80,92 18,25
Nerpio 1362 435,78 3,18
Liétor 1321 311,57 4,29
Letur 987 263,56 3,86
Bogarra 947 166,01 5,75
Molinicos 917 143,59 6,47
Ayna 717 146,81 4,9
Férez 705 126,14 5,7
Paterna del Madera 378 112,34 3,43

Vidu ankaŭ redakti