Sigelo de la Prezidanto de Usono

La Sigelo de la Prezidanto de Usono estas uzata por marki korespondaĵojn el la Prezidanto de Usono al la Usona Kongreso, kaj estas uzata ankaŭ kiel simbolo de la prezidanteco. La centra desegno, baze sur la Granda Sigelo de Usono, estas la oficiala blazono de la Usona prezidanteco kaj aperas ankaŭ en la prezidanta flago.

Sigelo de la Prezidanto de Usono.