Sigismund Waitz

aŭstra pastro

Sigismund WAITZ [vajc] (naskiĝis la 29-an de majo 1864 en Brixen, mortis la 30-an de oktobro 1941 en Salcburgo) estis aŭstra teologo kaj salcburga ĉefepiskopo.

Sigismund Waitz
ĉefepiskopo de Salcburgo
Sigismund Waitz en 1913
Sigismund Waitz en 1913
Antaŭulo Ignatius Rieder
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1864 (1864-05-29)
en Brixen
Morto 30-an de oktobro 1941 (1941-10-30) (77-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika sacerdoto • ĉefepiskopo • katolika episkopo vd
apostola administranto de Innsbruck-Feldkirch
Dum 1921-1938
Antaŭulo (parto de episkopujo Brixen)
Sekvanto Paulus Rusch
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Waitz ordinitis sacerdoto en la 29.6.1886 en sia naskiĝurbo. En la 9.5.1913 li iĝis helpepiskopo en la episkopujo Brixen (generalvikaro por Feldkirch) kaj en la 8.6. de la sama jaro la titulara episkopo de Cybira (Turkio). Li konsekritis fare de Franz Egger (episkopo de Brixen) kaj Celestino Endrici (episkopo de Trento).

Post la kolapso de Aŭstrio-Hungario en 1918 Waitz prezentis sin kiel politika episkopo kaj favoris la faradon de kristana ŝtato (kp. Aŭstrofaŝismo). Li kondamnis ateismon kaj apogis la Heimwehr-taĉmentojn por haltigi la influon nazian en Aŭstrio.

Li konsideratas kiel prapatro de la sociala encikliko Quadragesimo anno verkita de lia papa moŝto Pio la 12-a. Jam en 1925 Waitz skribis socialan cirkuleron titole Lehren und Weisungen der österreichischen Bischöfe über soziale Fragen der Gegenwart.

En 1921 li nomiĝis administranto apostola de la diocezo Innsbruck-Feldkirch. Pri tiu posteno li rezignis nur en 1938 post la t.n. Anschluss. En la 10.12.1934 Waitz iĝis arkiepiskopo en Salcburgo kaj konfrontiĝis kun multaj problemoj ligitaj al senlaboruleco de multaj. En 1941 li estis entombigita en la kripto de la Katedralo de Salcburgo.

Literaturo redakti

  • Hans Jablonka: Waitz, Bischof unter Kaiser und Hitler. Wiener Dom-Verlag, Wien 1971.
  • Helmut Alexander (eld.): Sigismund Waitz - Seelsorger, Theologe und Kirchenfürst, Innsbruck, Tyrolia, 2010. ISBN 978-88-8266-704-7

Eksteraj ligiloj redakti