Sigismundo de Burgundio

reĝo de Burgundio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sigismundo.

Sigismundo (germane Sigismund, latine Sigismundus; mortis en 524 de nia erao) estis reĝo de la burgundoj de 516 ĝis sia morto. Li estis la filo de reĝo Gundobado kaj reĝino Karetene. Li sukcedis sian patron en 516. Sigismund kaj lia frato Godomar estis venkitaj en batalo fare de la filoj de Klodvigo la 1-a kaj Godomar fuĝis. Sigismund estis prenita fare de Klodomer, la franka Reĝo de Orléans, kie li kaj lia familio estis garditaj kiel malliberuloj. Poste li, lia edzino kaj infanoj estis ekzekutitaj. Godomar tiam kolektis la burgundan armeon kaj venkis sian regnon.

Sankta
Sigismundo de Burgundio
Reĝo de la burgundoj
fresko de Sankta Sigismundo fare de Piero della Francesca (1451) en Rimini
fresko de Sankta Sigismundo fare de Piero della Francesca (1451) en Rimini
Persona informo
Sigismundus
Naskiĝo 5-a jarcento
Morto 1-an de majo 524 (0524-05-01)
en Orléans
Mortis per senkapigo vd
Religio Nicene Christianity vd
Lingvoj Burgundalatina vd
Ŝtataneco Kingdom of Burgundy vd
Familio
Dinastio Burgundian dynasty vd
Patro Gundobado vd
Patrino Caretene vd
Gefratoj Godomar vd
Edz(in)o Ostrogotho vd
Infanoj Suavegothe • Segeric • Gundobad • Gisclahad vd
Profesio
Okupo monarko vd
Sanktulo, martiro
Honorata en Katolika eklezio
Festotago 1-a de majo
Atributoj reĝaj vestoj kaj simboloj
Patroneco Ĉeĥa Respubliko, urbo Cremona; kontraŭ malario
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigismundo estis studento de Alkimo Ekdicio Avito, la katolika episkopo de Vienne, kiu igis Sigismundon forlasi la arianisman fidon de siaj burgundaj antaŭuloj. Sigismundo estis inspirita fondi monaĥejon dediĉitan al Sankta Maŭrico ĉe Agaunum (nuna urbeto Sankt-Maŭrico) en Valezo en 515.

Post sia murdiĝo li nomumiĝis kristana sanktulo.