Sigmund Romberg, laŭ hungarlingve kutima nomordo Romberg Zsigmond [1] (naskiĝis la 29-an de julio 1887 en Nagykanizsa (Hungario); mortis la 9-an de novembro 1951 en Novjorko) estis usona komponisto hungardevena. Lia origina familia nomo estis Rosenberg.

Sigmund Romberg
Sigmund Romberg en 1949
Sigmund Romberg en 1949
Persona informo
Naskonomo Rosenberg Zsigmond
Aliaj nomoj Sigmund Romberg
Naskiĝo 29-an de julio 1887 (1887-07-29)
en Nagykanizsa
Morto 9-an de novembro 1951 (1951-11-09) (64-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Ferncliff Cemetery
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUsono
Okupo
Okupo pianistokomponistoscenaristo • filmkomponisto
Verkoj The Desert Song
vdr

Biografio redakti

Zsigmond Rosenberg devenis el juda familio. Li montris muzikan talenton kiel tre juna infano kaj liaj gepatroj aranĝis, ke li lernu violonon kaj pianon ekde la aĝo de ses jaroj. Post la gimnazia maturiĝo li studis en Universitato de Vieno por esti inĝeniero, tamen li ricevis ankaŭ muzikajn lecionojn kaj li iĝis sperta violonisto. En 1909 li elmigris al Novjorko, kie komence li pianludis en kafejoj. Ĉirkaŭ 1912 li fondis muzikan orkestron, kiu prezentis iujn el liaj komponaĵoj. Tio portis lin al la atento de Broadway-produktistoj, li ricevis komponistajn taskojn en Broadway. Ekde 1929 Romberg komponis ankaŭ melodiojn por filmoj. Li edziĝis dufoje, la unua edzino estis Dorothy Donnelly.

Elektitaj teatraj komponaĵoj redakti

  • The Whirl of the World (1914, revuo, debuto en Broadway)
  • Hands Up (1915, muzikalo)
  • Maytime (1917, opereto)
  • Blossom Time (1921, pri vivo de Franz Schubert)
  • The Blushing Bride (1922, muzikalo)
  • The Rose of Stamboul (1922, opereto)
  • Melody (1933, muzikalo)
  • Sunny River (1941, muzikalo)
  • The Girl in Pink Tights (1954)

Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti

  • The Desert Song (1929, 1943, 1955)
  • Maytime (1937)
  • Up in Central Park (1948)
  • Deep in My Heart (1954)

Fontoj redakti

Referencoj redakti