Fervoja signalilosignalilo estas fervoja instalaĵo, kiu donas signalojn al trajn-kondukistoj. Ĝi ordinare estas muntita sur masto, ponto aŭ io simila. Signaliloj povas esti fiksaj, kiam ili signalas konstantan fakton, aŭ varieblaj por signali ekzemple la permeson trairi.

Signaliloj de la itala fervojo

Formoj de varieblaj signaliloj redakti

 
Braka signalilo en Anglio

La formoj de signaliloj forte varias inter diversaj landoj kaj fervojaj kompanioj. Baza distingo tamen ekzistas inter formaj (meĥanikaj) kaj lumaj (kutime elektraj) signaliloj, kiuj ne havas moveblajn partojn.

Formaj signaliloj redakti

Historie oni unue uzis brak-gestojn kaj flagojn por signali al trajnoj, sed tiu metodo funkcias nur je malgranda distanco kaj necesigas la ĉeeston de persono. Tial oni enkondukis signalilojn kun brakoj moveblaj de granda distanco per dratoj. La unua tia signalilo estis metita supozeble en 1839 en Southwark ĉe la fervojo inter Londono kaj Croydon en Anglio[1]. Ĝi ne nur estis pli bone videbla ol gestoj kaj flagoj, sed ankaŭ permesis signaladon el distanco, el centra loko.

Kutime forma signalilo havas unu aŭ plurajn brakojn, kiuj estas turneblaj ĉirkaŭ unu fino kaj tiel povas alpreni diversajn angulojn. Ofte oni aranĝas ilin tiel, ke ĉe rompiĝo de drato pesilo tiras la brakon en "sekuran" pozicion.

 
Lumpozicia signalilo

Lumaj signaliloj redakti

Ĉar formaj signaliloj estas malbone videblaj en mallumo, oni ekipis ilin per lampoj, unue petrolaj, poste gasaj. Tiuj lampoj estis tro malfortaj por esti videblaj tage, do la signalbrakoj plu estis necesaj. Nur kiam disponeblis fortaj elektraj lampoj eblis enkonduki pure lumajn signalilojn, kiuj ankaŭ tage montras nur lumojn.

Ekzistas tri bazaj metodoj por lumaj signaloj: per la koloroj de la lumoj, per la relativa pozicio de pluraj lumoj aŭ per tempa variado, ekzemple blinkado. Fervojaj signaliloj uzas ĉiujn tri metodojn. Pro la uzado de diverskoloraj lumoj trajnkondukistoj devas esti kapablaj senprobleme distingi ĉiujn kolorojn.

Signalado per la formo de unu sola lampo estas uzata por tramoj, sed kutime ne por fervojoj, ĉar la formoj estas malfacile distingeblaj ĉe alta rapido.

Referencoj redakti

  1. London's first railways (angle). Mike's railway history. Alirita 2016-02-16.

Eksteraj ligiloj redakti