Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sigrún Eldjárn (foje ankaŭ literumata Sigrùn Eldjàrn, naskiĝis la  3-an de majo 1954(nun 1954-05-03), do nun 69-jara) estas islanda verkistino, aparte de porinfana literaturo. En Esperantujo ŝi aparte konatiĝis pro la porinfana bildlibro Praavo kaj la kotokukoj (islanda titolo Langafi drullumallar - Langafi prakkari) dulingve en Esperanto kaj la japana publikigita fare de la eldonejo Libroteko Tokio en 1988. De la islanda al Esperanto la tekston tradukis Baldur Ragnarsson, de Esperanto al la japana Ooyama Sari, tiel ke ĝi fariĝis unu el la unuaj verkoj, kiuj trovis sian vojon de la islanda kulturo al la japana.

Sigrún Eldjárn
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1954 (1954-04-18) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Islando vd
Familio
Patro Kristján Eldjárn vd
Profesio
Okupo verkistoilustristografikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Sigrún Eldjárn estas la filino de Kristján Eldjárn, kiu inter 1968 kaj 1980 estis la tria prezidanto de Islando, kaj fratino de la verkisto Þórarinn Eldjárn, el kies noveloj du tradukiĝis al Esperanto. En 1977 ŝi diplomiĝis en la islanda alternejo pri artoj kaj metioj (Myndlistar- og handíðaskóla Íslands). De tiam, ŝi verkis kaj ilustris pli ol 40 porinfanajn librojn. Unua defio en 1980 estis la bildlibro Allt í plati, kie ŝi sukcesis kombini la tradician stilon de islandlingva porinfana rakonto kun la tiam en Islando ankoraŭ relative nova ĝenro de bildliteraturo kaj prezento de teksteroj en "vezikoj" enplektitaj en serio de desegnaĵoj. Ekde tiam ŝi en ĉiu maniero kaj ofte tre inventeme intermiksis tekstojn kaj bildojn kune en siaj libroj.

En 1987 kaj 1992, ŝi ricevis la infanlibran premion de la urbo Rejkjaviko kaj ties lerneja departemento, kaj en la sekvaj jaroj aldoniĝis multaj pliaj premiigoj. Interalie, en 1998 ŝi estis nomumita por la Hans-Christian-Andersen-Premio pri verkado kaj ilustrado, jaron poste ŝi ricevis la kulturan premion VISA pri arto kaj infana kulturo, kaj en 2008 ŝi nomumiĝis Kavaliro de la islanda "Ordeno de la Falko" pro sia kontribuo proksimigi la islandan kulturon al infanoj.

Kiel desegnistino kaj pentristino, ŝi prezentis sian bildan verkaron en multaj unuopaj kaj grupaj ekspozicioj nacie kaj eksterlande.

Eksteraj ligiloj redakti