Sigurður Eggerz (naskiĝis la 1-an de marto 1875, mortis la 16-an de novembro 1945) estis islanda juristo kaj politikisto, Islandministro, ĉefministro kaj financministro.

Sigurður Eggerz
Persona informo
Sigurður Eggerz
Naskiĝo 1-an de marto 1875 (1875-03-01)
en Islando Islando
Morto 16-an de novembro 1945 (1945-11-16) (70-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Ŝtataneco Islando vd
Partio malnova Sendependecpartio, Liberala partio, Sendependecpartio
Profesio
Okupo politikisto vd
Islandministro
Dum 21-a de julio 19144-a de majo 1915
Antaŭulo Hannes Hafstein
Sekvanto Einar Arnórsson
Ĉefministro
Dum 7-a de marto 192222-a de marto 1924
Antaŭulo Jón Magnússon
Sekvanto Jón Magnússon
Financministro
Dum 28-a de aŭgusto 191725-a de februaro 1920
Antaŭulo Björn Kristjánsson
Sekvanto Magnús Guðmundsson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigurður estis parlamentano de la malnova Sendependecpartio, kaj elektiĝis Islandministro kiam Hannes Hafstein rezignis post la parlamentelektado en 1914. Sigurður rezignis kiam la dana reĝo ne konsentis la islandan postulon pri pli granda sendependeco de la islanda parlamento.

Poste Sigurður estis financministro en la unua registaro de Jón Magnússon kaj ĉefministro.

Kiam la malnova Sendependecpartio malfondiĝis la plejparto de la partianoj fondis la mallongtempan Konservativan Partion (1923). Sigurður tiam estis unu de la fondintoj de la Liberala partio. Ambaŭ partioj kuniĝis en la nova Sendependecpartio en 1929, kies parlamentano Sigurður estis ĝis 1931.

Sigurður estis bofilo de Islandministro Kristján Jónsson.

Eksteraj ligiloj redakti