Sikem

antikva kanaana urbo

Ŝekem /ˈʃɛkəm/ aŭ Sikem (/ˈsɪkəm/; en hebrea: שְׁכֶם / שְׁכָם, standarde /Š(ə)ḫem/, en tiberia Šəḵem, "ŝultro") estis kanaana urbo menciita en la Amarna-leteroj, kaj menciita en la hebrea Biblio kiel israelida urbo de la tribo de Manaseho kaj unu ĉefurbo de la Izraela reĝlando.

Sikem
setlejoarkeologia loko • antikva urbo [+]
Koordinatoj32° 12′ 49″ N, 35° 16′ 55″ O (mapo)32.2136111135.28194444Koordinatoj: 32° 12′ 49″ N, 35° 16′ 55″ O (mapo)

Sikem (Israelo)
Sikem (Israelo)
DEC

Map
Sikem
Vikimedia Komunejo:  Tel Shchem [+]
vdr
Supozita tombo de Barak aŭ de Debora, najbare de Sikem.

Citaĵo. Josuo diris: “23 Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.
24 Kaj la popolo diris al Josuo: “Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos”.
25 Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem.”(Josuo 24, 23-25)

En moderna tempo, Siĥem estas palestina loko najbare de Nablus.

La loko estas citita per la nomo de Sekem, en la surskribaĵoj de Senusret la 3-a, raportantaj pri milita ekspedicio ĉirkaŭ 1870 a.K., kiu ĝin atingis cele de limigo de la nomadaj rabekskursoj.

La loko estas menciita en la historio de Abrahamo, en la Genezo 12, 6; 33, 18.

Kiel urbo Sikem estis ĉefurbo de la Izraela reĝlando post la disiĝo el la Regno de Jehuda.

En la Malnova Testamento Sikem estas citita kiel loko de la entombigo de la patriarko Jozef.

Ĝi gravas ankaŭ kiel loko en kiu la izraela popolo, fininte la eliro, renovigis interligon kun sia Dio antaŭ ol eniri la Izraelan Landon (Eretz Israel en Josuo 24). Ankaŭ en la Nova Testamento restis referencoj al Sikem, citita per ĝia aramea nomo ”Sicar”: la renkonto de Jesuo kun la samarianino Evangelio laŭ Johano 4, 5).

Vidu ankaŭ redakti