Siklo

antikva mezorienta valuto

La siklo - hebree שקל, do konsonante "s-k-l" respektive "ŝ-k-l", plurale שקלים, do "s-k-lim" aŭ "ŝ-k-lim" - estas kaj antikva kaj moderna monunuo de Israelo. La vorton "siklo" (komparu france sicle, itale kaj hispane siclo) enkondukis L. L. Zamenhof en lia esperantlingva traduko de la judisma kaj kristanisma Biblio (Torao kaj Tanaĥo respektive Malnova Testamento). Foje en esperanta lingvouzo ankaŭ uzatas la formo "ŝekelo".

Arĝenta siklo el la epoko de la militoj kontraŭ Romio

1 siklo egalas 100 agorojn (singulare: agoro, hebree: agora).

La nova siklo estas la oficiala monunuo de la ŝtato Israelo.