Siksto la 5-a

papo de la katolika eklezio

Sisto V, naskita kiel Felice Peretti en Grottammare la 13-an de decembro 1521, mortinta en Romo la 27-an de aŭgusto 1590, estis papo de la katolika eklezio de 1585 ĝis sia morto.

Siksto la 5-a
227-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Felice Peretti
Pontifiko de 1-a de majo 1585
ĝis 27-a de aŭgusto 1590
Antaŭulo Gregorio la 13-a
Sekvanto Urbano la 7-a
Persona informo
Naskiĝo 13-a de decembro 1521
en Grottammare, Italio
Morto 27-a de aŭgusto 1590
en Vatikano
Mortokialo malario [#]
Tombo Baziliko Sankta Maria la Granda [#]
Lingvoj itala lingvo [#]
Subskribo Siksto la 5-a
Familio
Patro Piergentile Peretto [#]
Patrino Marina [#]
Gefratoj Maria Felice Mignucci Peretti [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Markio kaj pasigis sian infanaĝon en malriĉeco. Je la aĝo de 12 jaroj li eniris minoritanan monaĥejon en Montalto delle Marche, devenloko de sia familio, al kiu li restis ligita dum sia tuta vivo. Li baldaŭ pruviĝis ege lerta predikanto kaj dialektikulo. Ĉirkaŭ 1552 lin rimarkis kardinalo Rodolfo Pio di Carpi, protektanto de lia ordeno, de Michele Ghislieri (estonta papo Pio la 5-a) kaj de Giovan Pietro Carafa (estonta papo Paŭlo la 4-a). De tiu momento komenciĝis lia kariero. Li estis invitita al Venecio kiel ĝenerala inkviziciisto, sed estis tiom severa, ke la urba registaro en 1560 petis lian forigon. Post mallonga periodo kiel prokuroro de sia ordeno la eklezio lin aligas al la hispania senditaro gvidata de Ugo Buoncampagni (estonta papo Gregorio la 13-a) sendita por esplori akuzon de herezo kontraŭ arĥepiskopo Carranza de Toledo. La forta malsimpatio, kiun li evoluigis pri Buoncampagni, signife influis liajn sekvajn agojn. Li rapidis reveni al Romo por la ekoficado de Pio la 5-a, kiu nomumis lin apostola vikario de lia ordeno.

La 15-an de novembro 1566 li estis nomumita episkopo de Sant'Agata de' Goti ĉe Benevento. La 17-an de majo 1570 Pio la 5-a nomumis lin kardinalo. En 1571 li iĝis episkopo de Fermo.

Dum la papeco de Gregorio la 13-a kardinalo Montalto, kiel oni ĝenerale nomis lin, vivis retiriĝinte en vilao starigita de Domenico Fontana sur monteto Eskvilino. Post sia papiĝo li povis igi detrui kelkajn konstruaĵojn por konstrui kvar novajn stratojn (1585–1586]), per kio li tamen kaŭzis la koleron de la eksproprietigitaj romanoj.

Krome kardinalo Montalto okupiĝis pri studoj, el kiuj rezultis interalie eldono de la verkoj de Sankta Ambrozio; li okupiĝis ankaŭ pri la propraj negocoj, sed zorge evitis kaŭzi protestindaĵojn. Je la 24-a de aprilo 1585 li estis elektita papo; la historio, ke en la konklavo li ŝajnigis sin kaduka por ricevi voĉojn, estas inventaĵo. Male lia korpa forteco, kiu ŝajnis promesi longan papecon, kontribuis al lia elektiĝo.