Silang - tagaloge Bayan ng Silang - estas triaklasa universitata urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. La loknomo devenis de la tagaloga vorto silanganano kun la signifo "orienta", ĉar la urbeto kuŝis ĉe la orienta parto de Kavito.

Larĝa foto pri Silang
Larĝa foto pri Silang
Silang
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4118
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 295 644  (2020) [+]
Loĝdenso 1 412 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 14′ N, 120° 59′ O (mapo)14.230556120.975Koordinatoj: 14° 14′ N, 120° 59′ O (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Areo 209,43 km² (20 943 ha) [+]
Silang (Filipinoj)
Silang (Filipinoj)
DEC
Silang
Silang
Situo de Silang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Silang, Cavite [+]
vdr
Urbodomo en Silang

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Silang kuŝas sur la marborda ebenaĵo [1]. Dasmariñas troviĝas 12, laŭjure provinca ĉefurbo Imuso 23, ĉefurbo Manilo 40, Kezonurbo 53 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

 
Hotelo en Silang
 
Vendejego en Silang

La areo de tiu ĉi loko dum la hispana periodo estis pli granda, antaŭ la 20-a jarcento ĝia areo reduktiĝis al la nuna grandeco, ĉar kelkaj eksteraj partoj sendependiĝis.

Ekonomio redakti

Silang estas agrikultura loko. La primaraj kultivaĵoj estas kokosoj, kafoj, maizoj, bananoj, ananasoj, mangoj kaj avokadoj. Fekundaj grundoj kaj abundaj akvofontoj faras Silang taŭga por produktadoj de ekzotikaĵoj. La agrikulturo tiris la prilaboran industrion kaj komercon.

Eklezioj kaj eduko redakti

Vasta plimulto en Silang vivas romkatolikoj plejparte, dum protestantismo estas la dua plej granda religio. Ekzistas ankaŭ mormonoj kaj islamanoj. En la urbego funkcias eklezia kaj ŝtata universitato, polica akademio, kolegio kaj instituto.

Trafiko redakti

Silang havas trairan ĉefvojon el Manilo, krome estas provincaj flankovojoj. La urbego estas atingebla per aŭtobusoj.

Klimato redakti

La klimato de Silang estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Preĝejo

Vidindaĵoj redakti

Famaj nomportantoj redakti

  • María Josefa Gabriela Cariño Silang, filipina revoluciulino

Fontoj redakti

  • WikiTrans