Silao de la Victoria

Silao (oficiala nomo: Silao de la Victoria) estas urbo meze de komunumo Silao (komunumo) en la meksika subŝtato Guanajuato. La urbo ĉefe havas industrian kaj kamparanan strukturon.

Silao de la Victoria
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 36100
Demografio
Loĝantaro 74 242  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 20° 57′ N, 101° 26′ U (mapo)20.943611111111-101.42666666667Koordinatoj: 20° 57′ N, 101° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 788 m [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Silao de la Victoria (Guanajuato)
Silao de la Victoria (Guanajuato)
DEC
Silao de la Victoria
Silao de la Victoria
Situo de Silao de la Victoria
Silao de la Victoria (Meksiko)
Silao de la Victoria (Meksiko)
DEC
Silao de la Victoria
Silao de la Victoria
Situo de Silao de la Victoria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Silao [+]
vdr

Deveno de la nomo redakti

La origina setlejo nomiĝis “Tzinacua en la navatla lingvo, kiu rilatas al la akvofontoj, kiuj estas ĉirkaŭ Silao. La nomo en la otomia lingvo estas Tsinäkua kaj ĝi havas la saman signifon.

Historio redakti

En la loko kie nun situas Silao estis otomia setlejo, kiu poste ricevis la nomon Tzinacua, kiam la purepeĉoj ĝin konkeris. Poste oni ŝanĝis la nomon, vokante ĝin iom post iom Sinaua, kiu signifas "sen akvo"; poste Silagua kaj fine Silao. Silao en la jaro 1833 ricevis la titolon de vilaĝo kaj je la 12a de 1861 ĝi oficiale fariĝis urbo.

Geografio redakti

Silao esas en la tiel nomata regiono I (regiona disdivido de la meksika subŝtato Guanajuato) kaj estas en la nordoriento de la ŝtato. La geografiaj koordinatoj estas: 100° 25´ 59´´ okcidenta longitudo kaj 20° 56´ 24´´ norda latitudo. La meza alteco super la marnivelo estas 1,780 metroj. Laŭ la teritorio ĝi okupas 531.41 kvadratkilometrojn. Norde ĝi havas limon kun la komunumo Guanajuato, sude kun la komunumo Irapuato, sudoriente kun Romita kaj okcidente kun León.

Hidrogeografio redakti

La rivero Silao Silao fluas tra la plej granda parto de la komunuma teritorio.

Klimato redakti

La klimato de la komunumo estas duonvarme kun pluvoj en somero kaj meza jara temperaturo de 18°C. La maksimuma meza temperaturo estas en majo ĝis 24°C kaj kun minimuma temperaturo en decembro kaj januaro je 15°C gradoj.

Poblacio redakti

Laŭ la lasta popolnombrado de la meksika nacia statistika instituto INEGI la komunumo havis 147,123 loĝantojn. En la urbo vivas 66,483 personoj, el tiuj 32,078 viroj kaj 34,405 virinoj.

Etnikaj Grupoj redakti

En la komunumo de Silao vivas 203 loĝantoj kun indiĝena deveno, do nur 0.15% de la tuta enloĝantaro. La ĉefaj lingvoj de tiuj personoj estas la mazava kaj la navatla.

Religio redakti

95.8% de la loĝantoj estas katolikoj kaj 1.8 % protestantoj.

Historiaj Monumentoj redakti

- Parroquia de Santiago Apóstol, konstruita fine de la 17a jarcento, novklasika stilo.

- Templo del Santuario de Guadalupe, konstruita fine de la 17a jarcento.

- Templo de la Casa de Ejercicios, konstruita en 1834.

- Palacio Municipal.

- Mercado González Ortega.

- Monumento a Cristo Rey, oni komencis konstrui ĝin je la 10a de decembro 1945 kaj oni finis la konstruon je la 17a de aŭgusto 1949.

Eksteraj ligiloj redakti