Silent Hill Origins

Silent Hill: Origins (Silenta Monteto: Originoj) ankaŭ konate kiel Silent Hill Zero aŭ (Silenta Monteto Nul), estas la kvina parto de la Silent Hill traviva horora serio de komputilludo, rivelita de Climax Studios kaj eldonita de Konami sur la Sony PlayStation Portable. La ludo esploras la antaŭrakonton de la vilaĝo Silent Hill kaj sekvas la ĉefludanton, kamiona stiristo Travis Grady (Travis Grejdi), kiu sintrovas en la eventoj de Silent Hill post li savis knabinon el brulada domo. Dum li esploras la misteron kiu ĉirkaŭas ŝian sorton en la vilaĝo de Silent Hill, li ankaŭ sintrovas mezen de longforgesitaj junaĝaj memoroj.

Silent Hill Origins
Disvolvo Climax Group
Eldoninto Konami
Distribuo PlayStation Store
Scenaro Sam Barlow
Muziko Akira Yamaoka
Produktoro William Oertel
Serio Silent Hill
Platformo PlayStation 2
Ĝenro psikologia horora literaturo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo DualShock
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Unue eldonite en Usono sur la PSP la 6an Novembro 2007 kaj pli malfrue portis al la PlayStation 2 (eldonite usone la 4an Marto 2008). La PSPa versio ricevis nur meznivelan rangon sed plejparte estis bone laŭdita publike pro bonaj ludmaniero kaj grafiko. Plej plendoj rilatis al la mallonga luddaŭro de la videoludo kaj al la tro rigida adhereco al la pasintaj videoludoj en la serio. La PlayStation 2a porto ricevis eĉ pli malbonajn rangojn pro la malpli bonaj grafikoj ol kutimis ĉe tiu tempo por la videoludsistemo.

Silent Hill: Origins sekvas la saman bazan formulon kiel la antaŭaj titoloj en la serio. La sceno estas montrita de tria persona vidpunkto kune kun alternativaj kameraaj anguloj; sed anstataŭ havi la opcion por movi la kameraon, la ludanto nun povas klaki unuopan butonon por devigi la kameraon iri rekte malantaŭ Travis. La videoludo ne enhavas iajn ajn surekranajn informaĵojn escepte tra la inventaro de la ludanto. Tamen, kiam la sano de Travis atingas krizan nivelon la eĝoj de la ekrano ardos ruĝe kaj sia korbatado povas esti aŭdata.

La videoludo preferas plenajn triajn dimensiajn regadojn ol la malnova sistemo vidita en antaŭaj titoloj (escepte de Silent Hill 4: The Room (Silenta Monteto 4: La Ĉambro)). Tiu ĉi regada sistemo estis elektita por ke oni povas facile uzi ĝin en mane.

Malsame ol antaŭaj titoloj, Silent Hill: Origins provizas pli profundan bataladan sistemon sed ankoraŭ ne devias tro multe de la seria kutima stilo de esplorado kaj la povo forkuri for de iuj malamikoj. Tra la tuta urbo, Travis trovas kelkajn manarmilojn, kiuj inkluzivas rompitajn tabulojn kaj porteblajn televidojn. Ĉiuj manarmiloj finfine rompiĝos, kaj iuj, ekzemple porteblaj televidoj kaj panrostiloj, havas nur unutempan uzadon. Sufiĉe de pafarmiloj haveblas, inkluzive: .22 pistolo, duobla-tuba pafego kaj atenca fusilo. Se Travis estas sen armiloj li povas uzi siajn pugnojn. Nova trajto de tiu ĉi videoludo estas la povo ŝanĝi la aktivan armilon per la D-regadilo. Ankaŭ iuj malamikoj povas ekkapti Travis kaj la ludanto devas premi certajn butonojn por sinliberigi. Se la ludanto sukcese faris tion, neniom da damaĝo suferos.

Travis ankaŭ portas torĉon kaj radion; la radio sciigas al Travis iajn ajn malamikojn alproksimiĝantajn per blanka bruado. Apudajn objektojn rigardas Travis per movado de sia kapo.

La "Alia Mondo" kiu aperis en ĉiu alia Silent Hill-a videoludo ankaŭ revenas en tiu ĉi versio. Ĉifoje oni povas iri tien per speguloj kiuj lokiĝas ĉe diversaj punktoj tra la videoludo. Ofte agoj faritaj en unu mondo spegulos en la alia mondo.

Intrigo redakti

Silent Hill: Origins sekvas Travis Grady, ŝajne ordinara kamiona stiriisto kiu suferas hantajn koŝmarojn kiuj iele ŝajnas esti konataj al si. Survoje proksime al la vilaĝo de Silent Hill, li vidas figuron marŝantan rekte apud sia venturilo kaj finfine la figuro surteriĝas. Tio igas lin flankeniri kaj preskaŭ kraŝi sian kamionon. Tuj poste li ne povas trovi la knabinon, sed finfine vidinte ŝin li ĉasas ŝin pensante ke eblas ke ŝi vundiĝas. Anstataŭe plue survoje li trovas brulantan domon kaj iun kriantan ene de ĝi. Enirante li gvatas la knabinon kaj ekkaptante ŝin, kune ili eskapas la brulegon. Tuje poste Travis surteriĝas senkonscie.

Vekiĝante pli malfrue Travis scivolemas pri la sorto de la eta knabino kaj decidas iri al la loka malsanulejo. Atingante la ejo li trovas ĝin preskaŭ tute senhoma, kaj nur povas vidi Doktoron Michael Kaufmann (Mikal Kaŭfman), kiu tute neas ke knabino brulita estas tie. Post iom da vagado, Travis sintrovas en ĉambro kiu entenas grandan spegulon en kiu li povas vidi hororan version de la ĉambro reflektate. Sed en la spegula imago li vidas la knabinon alvokanta lin tuŝi la spegulon mem. Farinte tion li troviĝas en la horora spegula mondo. Finfine li trovas strangan, triangulan aĵon momente antaŭ ol li senkonsciiĝas. Vekiĝinte li rimarkas ke denove li troviĝas en la ordinara malsanulejo kune kun vartistino Lisa Garland kiu sciigas lin ke la eta knabino, Alessa Gillespie (Aliŝa Gilespi), mortis. Ambaŭ foriras celante la Cedar Grove-an Menshospitalon, kie Travis renkontas Dahlia Gillespie (Dalia Gilespi), la patrino de la knabino kaj domestrino de la antaŭ menciita domo. Ankaŭ Travis malkovras dosierojn kaj spertas viziojn, kiuj sugestas ke sia patrino penis mortigi kaj sin kaj Travis antaŭ multe da jaroj. Alia triangula aĵo troviĝas de Travis.

Travis daŭre trovas indikojn kiuj kondukas sin unue al la Artaud Teatro kaj poste al la Riverside Loĝejo, kie li trovas alian triangulan aĵon. La spegulojn li vidas daŭre reflektas la knabinon sed li ne povas akiri iajn ajn respondojn al siaj demandoj antaŭ ol li troviĝas denove en la malsanulejo. Ĉifoje li malkovras la lastan triangulan aĵon kaj muntas ilin por ke ili iĝas la Flauros, ilo kiu aperis en la unua seria rakonto. Trovante mapon desegnita de Aleesa, li iras al la Silent Hill-a kulta ejo kaj vidas la kultajn figurojn, inkluzive de Doktoro Kaufmann, ĉirkaŭantaj la korpon de Aleesa. Doktoro Kaufmann malkapabligas Travis kiu poste estas translokiĝita ene de la horora mondo. Tie li batalas la finan mavan estaĵon.

Estas tri malsamaj finaĵoj al la videoludo. En la "bona" finaĵo oni vidas la Flauros krei infanon el duono de la animo de Alessa, kaj Travis reiranta al sia kamiono dum Aleesa portas la infanon for de la vilaĝo. Tra la radia blanka bruado oni povas aŭdi Harry Mason (Hari Mejson) kaj sian edzinon trovantan la infanon. Adoptante ŝin oni povas ankaŭ aŭdi Doktoron Kaufmann kaj Dahlia skizi uzi sorĉadon por igi la alian duonon de la animo de Aleesa reiri al la vilaĝo. En la "malbona" finaĵo oni vidas Travis sintrovante ene de malluma ĉambro ligite al metala tablo dum iu injektas ion en sia brako. Poste tra serio de frenezaj vizioj, Travis kredas ke li mortigis virinon kiu li pensis esti sia patrino, kaj ankaŭ viron kaj hotelan akceptistinon. Oni vidas lin rigardante siajn sangokovritajn brakojn antaŭ ol li ŝanĝas momente al la formo de la Buĉisto. Oni lasas Travis luktantan sur la metala tablo, sia sorto nekonata. En la "nekonata fluganta aĵo" finaĵo, revenanta tradicio el la aliaj rakontoj, oni vidas grizan alimondulon kaj hundon elpaŝi el elmonda ŝipo kaj saluti Travis. Ili petas ke li aliĝas al ili, kaj akceptante tion, ĉiuj forlasas la teron.

La "bona" finaĵo estas plejparte kredate esti la vera finaĵo de la rakonto ĉar per tiu finaĵo la eventoj de la sekvanta rakonto facile sekvas. Plue, pli aĝa Travis aperas en Silent Hill Homecoming (Silenta Monteto Hejmenirado) dum la ordinara rakonto de tiu videoludo.